saluton!
"... la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante" - tion skribis Zamenhof en la Una Libro, kvazaŭ li jam tiam antaŭvidis ke 100 jarojn poste preskaŭ ĉiuj junuloj ŝatos komputilludojn :-).
- kiuj lingvolernigaj komputilludoj ekzistas hodiaŭ?
- kiajn/kiujn komputilludojn (kun malferma kodo) eblus/indus modifi por aldoni Eo-lernigajn elementojn? kaj kiel fari tion?
- ĉu realisme krei Eo-lernigajn komputilludojn sen granda buĝeto?
i.a. tiujn demandojn provos respondi nova projekto - "Lerni Eon Ludante".
bonege se pluraj pedagogoj/instruist oj, programistoj kaj komputilludantoj ŝatus aliĝi al la cerbumado pri la tute nova projekto!
invite,
Hokan
ps. malkovru ankaŭ http://www.liberafo lio.org/2009/ multlingva- brosuro-proponas -malkovri- esperanton/ :-)
No hay comentarios:
Publicar un comentario