sábado, 13 de junio de 2009

Pola Radio, letero je 12 Junio

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 12-an de junio 2009 en nia E- programo la gasto de la
E-Redakcio estas Katalin Kovats, kun kiu ni interparolas pri tio, kio
efektive okazas kun la paĝaro edukado.net? Estas bezonata mono, multa mono.
Ĉirkaŭ 22 mil eŭrojn oni kolektis. Por kio ĝi servos kaj pliaj mondonacoj?

2) Sabate la 13-an de junio ni memorigas nian redakcian viziton ĉe
gesinjoroj Osioka en Jokohamo antaŭ kelkaj jaroj.
Komence de la programo ni denove revizitas iun el la interesaj lokoj en
Pollando. Ĉi-foje temas pri la marborda Krynica Morska.

3) Dimanĉo estas tago destinta por kontaktoj kun niaj geaŭskultantoj. Ni
rilatigas nin al la aktualaj raportoj kaj opiniesprimoj, ni referencas al
programrimarkoj esprimitaj jam antaŭ kelka tempo.
En la kunteksto de la redakcia jubileo ni memorigas interparolon kun unu el
la plej elstaraj parolistoj de PR, ankaŭ nia longdaŭra kunlaboranto, Lucjan
Szolajski.

Atenton!

En nia arkiva literatura E-elsendo de red. J. Uspieński dedicita al Julian
Tuwim la 9-an de junio la programon prezentis Zbigniew Lutogniewski, Ksawery
Jasienski kaj Halina Bujalska.

En nia E-elsendo la 11-an de junio ni memorigis la arkivan interparolon kun
d-ro Werner Bormann pri lia kontribuo al la Malferma Tago de CO de UEA
printempe de la 2001-a jaro.

Koran dankon al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj, kiuj sendis, sendas
siajn reagojn, opiniojn, rimarkojn kaj sugestojn. Anticipan dankon pro tiuj,
kiuj survojas kaj estas pretigataj. Niaj adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!