sábado, 15 de agosto de 2009

14 auxgusto 2009 * Esperanto Koresponda Servo * Listo de respondintoj *

Listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn.

14 auxgusto 2009. Distribuata monate. Informoj cxe la fino.

NOTU: Se vi sendas ret-posxton al mi, NEPRE metu
"EKS" aux iun esperantan vorton cxe la temlinio.
Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjxetas la
nekonatajn mesagxojn.

Bonvolu ne sendi aldonajxojn (dosierojn),
mi ne malfermos ilin.

******

Por partopreni en la listo de la 11an de septembro,
2009, bonvolu sendi vian korespondpeton
antaux la 7an de septembro 2009.

******

Cxi tiu koresponda listo publikigxas jam de 1991.
EKS ret-pagxo komencigxis la 18an de julio de 1996.

Cxi tiu listo estas en la ret-pagxoj de EKS:

http://esperantofre.com/eks

Estas interesaj ligiloj por lerni kaj uzi Esperanton
en tiuj ret-pagxoj kaj ankaux en

http://esperantofre.com/indexeo.htm

http://esperantofre.com/edu/lernue.htm

11 horoj de videoj por lerni Esperanton

http://esperantofre.com/edu/kino01e.htm

Infanoj Cxirkaux la Mondo (libroj por infanoj)

http://www.icxlm.org

============ Listo komencigxas ============

******* Atentu:

Por malhelpi auxtomatan spamadon, ni
metis "spacon $ spacon" anstataux la " @ "
en cxiu adreso. Bonvolu kopii la adreson kaj
sxangxi " $ " al "@" por sendi mesagxon.

******

******

Cxi tiu koresponda listo publikigxas jam de 1991.
EKS ret-pagxo komencigxis la 18an de julio de 1996.

*** Retpagxo jam publikita dum 13 jaroj. ***

__ Bonvolu legi: __

Post 18 jara laboro, cxi tiu estas la unua monato en kiu mi
ricevis neniun korespond-peton.

Cxu vi kredas ke cxi tiu korespond-listo ankoraux tauxgas?

Se jes,
Skribu al mi, sendu anonceton al mi, kaj petu al viaj konatoj
kaj lernantoj, ke ili uzu la korespond-servon, ne nur por
trovi adresojn, sed ankaux por ke ili metu siajn proprajn
anoncetojn,

Se ne,
Mi dankas al cxiuj kiuj iam, iel, partoprenis en cxi tiu
koresponda servo, kaj post du aux tri pliaj monatoj,
mi cxesigos la servon.

Mia hejmpagxo:

http://esperantofre.com/indexeo.htm

Dankas kaj bondeziras vin,

Enrique.

==== Komencigxas la antauxa listo (10 julio 2009) ====

Marek Bamberski
Myszkow, Pollando

Ret-adreso: m.bamberski $ googlemail.com

Mi estas 46 jara pola esperantisto kaj mi deziras
korespondi pri homaranismo kaj hilelismo.

Mi interesigxas pri lingvoj, vojagxoj, kulturo kaj vivo
tutmonde.

******

Loïc Roussain
179 route de Bénodet
29950 Gouesnac'h
Quimper, Francio

Ret-adreso: loic.roussain $ orange.fr

Mi estas 57 jara viro, meznivelulo.
Mi estas emerita instruisto.

Interesoj: esperanto, skribverkoj, foto, video, jogo.

Mi deziras korespondi kun homoj de multaj
landoj pri diversaj temoj.

Quimper estas en okcidenta Francio, proksime de Brest.

******

Jose Carlos Araujo
rua ada, 55 Peidade
Rio de Janeiro
Brazilo

Ret-adreso: irauj $ bol.com.br

Mi estas 50 jara viro, progresanto.
Mi estas elektristo.

Interesoj: posxtkartoj, bildkartoj, leteroj.

Mi sxatas korespondi per paper-leteroj kaj
intersxangxi posxtkartojn. Vi povas skribi
al mi kaj doni mian adreson al viaj amikoj
poste mi sendos bildkartojn.

******

Alassane Mbengue
B. P. 434
Rufisque, Senegalo

Ret-adreso: mbengueboy $ yahoo.fr

Mi estas 26 jara viro, studento, progresanto.

Interesoj: lerni, sporto, lingvoj.

Mi sercxas korespondantojn de aliaj landoj
por intersangxi ideojn kaj amikigxi.

******

Frank Luis URIBAZO PÉREZ
AP: 3063, CP: 11300;
Habana 13
Kubo

Ret-adreso: flup $ infomed.sld.cu

Mi estas 41 jara viro, komencanto.
Mi estas kuracisto.

Interesoj: amikeco.

Mi deziras korespondi kaj amikigxi
kun homoj de multaj landoj.
Mi kredas en unueco cxe diverseco.

******

Sonny Christian González Rangel
Meksikurbo, Meksiko.

Ret-adreso: christian1441 $ hotmail.com

Mi estas 18 jara viro, komencanto.
Mi estas studento. Mi estas vegetarano.

Interesoj: lingvoj, homoj kiuj estas vegetaranoj.

Mi sercxas korespondantojn de diversaj
landoj.

==== Komencigxas la antauxa listo (12 jun 2009) ====

Michal Drottner
Ostrava, Cxehxio.

Ret-adreso: michal.drottner $ gmail.com

Mi estas 18 jara studento. Mi lernis Esperanton
antaux 3 jaroj kaj nun mi volas dauxrigi. Mi volas
korespondi kaj tiel plibonigi mian Esperanton.

Interesoj: muziko, literaturo, turismo, psihxologio.

******

Honoré SEBUHORO
Eglise Cebce Remera
P. O. Box 08
Bunagana-Kisoro
Uganda

Ret-adreso: honsebn $ yahoo.fr

Mi estas viro, esperanta meznivelulo el urbo
Remera en Kongo (Kinshasa). Mi estas
Sxtatoficisto.

Interesoj: naturo, legado, familio.

Mi volas kunlabori kun gesamideanoj de la
tuta mondo kiuj estas pliagxuloj kaj kiuj havas
spertojn en Esperanto. Mi logxas en Distrikto
Rutshuru, en orienta regiono Kivu, D R Kongo.

Mi estas prezidanto de Verda Stelo Klubo
VSK en Rutshuru.

******

Irina Krotova
Novosibirsk, Rusio.

Ret-adreso: krotova_i $ mail.ru

Mi estas 24 jara virino kun meznivela lingvokono.

Interesoj: lingvoj, muziko, literaturo, kulturo de
aliaj landoj.

Mi sxatas multe legi kaj ekkoni aliajn lingvojn
(gxuste nun mi lernas ankaux la francan kaj la
serban) kaj ankaux sxatas traduki en Esperanton
kaj fojfoje mi verkas poemetojn esperantlingve.
Mia sxatata muziko estas moderna brita roko.
Mi volus korespondi kun cxiuj, kiuj havas samajn
interesojn (precipe kun tiuj, kiuj mem tradukas en
Esperanton) kaj kiuj helpus al mi ekkoni iliajn
lingvojn kaj kulturojn.

******

Afrikaj junuloj, 14 jaraj
Aguidahoue, Benino.

Aguidahoue estas unu el vilagxoj en Benino kie dudekon
da lernantoj 12 gxis 14 jaraj libervole lernas la lingvon fare
de la neregistara organizo "Afrika Centro Mondcivitana".

Por plibonigi la lingvscion, iuj interesigxis korespondi
kun esperantistoj el diversaj landoj en la mondo.
Cxi tio permesos al ili alproksimigxi aliajn kulturojn
per korespondado.

Bonvolu korespondi paper-posxte kun iuj el ili por helpi
ilin perfektigxi en la lingvo cxar ili estas la estontaj
instruistoj esperante.

Mathieu AMOUSSOU, 14 jara.
Pierre ADONNINGBO, 14 jara.
Idelphonse FIDEGNON ZOTA, 14 jara.
André AVINOU, 14 jara.
Pascal HOUNSOUNOU, 14 jara.
Romain CODJO HOUNSOUNOU, 12 jara.

La sama adreso validas por cxiu el ili:

BP 226
Lokossa-Mono
Benino

******

Renan Nascimento
Rua Barão de Lucena, 126,
Santa Cruz
Rio de Janeiro,
Brazilo 23510-260

Ret-adreso: grope15 $ yahoo.com.br

Mi estas 19 jara viro, studanto, komencanto.

Mi apartenas al Grupo de Esperanto Pac-horo.
Mi preferas korespondi per paper-posxto.

******

Antonio Angama
Vallirana (Barcelona), Hispanio.

Ret-adreso: Agarciamarin $ Gmail.com

Mi estas viro, 58 jara, komencinto.
Mi havas 22 monata nepon.

Interesoj: Lingvoj, Esperanto, Landoj.

******

Nelly Masemi Mbembi
Kinshasa, Kongo (Kinshasa).

Ret-adreso: nelly_masemi $ yahoo.fr

Mi estas 19 jara virino, progresanto.
Mia profesio estas gastigantino.

Interesoj: kursoj, korespondado, muziko.

Mi serĉas korespondantoj por plibonigi mian
Esperanton. Mi volas intersxangxi spertojn kaj ideoj.

==== Komencigxas la antauxa listo (15 maj 2009) ====

Adamo RAIZEN
Jerusalemo, Israelo.

Ret-adreso: araizen $ gmail.com

Mi estas 28-agxa viro. Mi estas uson-devena
kaj logxas en Israelo jam pli ol 11 jarojn.
Mi interesigxas pri filozofio, religio, psihxologio,
lingvoj kaj lingvoscienco, komputiloj kaj
komputila scienco, antikva kulturo kaj mitologio
(specife roma kaj greka), orientazia kulturo
(specife japana kulturo kaj lingvo), politiko
(tamen plejparte el teoria vidpunkto).

Inter miaj hobioj eblas kalkuli bicikladon
kaj tabulludojn.

Mi sxatus korespondi kun homoj el la tuta mondo.

******

Chernoivanov Nikolaj
B-41
Kiev
Ukrainio 01001

Ret-adreso: collare.eo $ gmail.com

Mi estas 20 jara knabo kun multaj interesoj.
Mi lernas en Kievo en teatra universitato.

Mi sxatas lingvojn, bongustan mangxajxon,
kvalitajn literaturon kaj filmojn. Antaux kelke
da jaroj mi tre entuziazmigxis pri Stiveno
Kingo, mi entute sxatas fantastikon. Plie mi
estas samseksemulo kaj plezure
komunikigxus kun samaj homoj, sed tio ne
estas tiom grava.

Mi tre sxatas paperkorespondadon kaj
bildkartintersxangxadon, sed ni ankoraux
povas korespondi per retposxto.

******

Evgeny Ekster DEBAKER
Novosibirsko, Rusio.

Ret-adreso: ekster2009 $ live.com

Mi estas viro 19 jara, komencanto.

Interesoj: politiko, lingvoj, senco de vivo,
demokratio en la mondo, komputilaj aferoj.

Mi deziras korespondi kun homoj inter
15 kaj 65 jaraj.

******

Japana Esperanto-Korespondo-Servo, KLEG,
Sone-higasi 1-11-46-204,
Toyonaka-si, Oosaka,
JP-561-0802, Japanio

Se vi volas havi leter-amikojn en Japanio,
skribu al Japana Esperanto-Korespondo-Servo.
Skribu ne per reto, sed nepre per afrankita letero
aux posxtkarto, kaj preslitere viajn nomon,
adreson, agxon, sekson, okupon, interesojn.

Nia servo nepre sendos konfirman karton al
via letero. La servo klopodas transdoni vian
leteron al plej eble tauxga persono.

==== Komencigxas la antauxa listo (10 aprilo 2009) ====

Brandon ROUTE
Williamsport, PA, Usono.

Ret-adreso: rubikslover $ yahoo.com

Mi estas 15 jara knabo, komencinto.

Interesoj: Piano, muziko, arto.

Mi volas korespondi por plibonigi mian Esperanton,
kaj por interkonatiĝi kun homoj de aliaj landoj.

******

Zoltán SÁRI
Budapeŝto, Hungario.

Ret-adreso: sarizoli $ citromail.hu

Mi estas 30 jara viro, progresanto.

Interesoj: velŝipado, kuirado.

Mi ŝatas sporti kaj ekskursi enlande kaj eksterlande.
Mia revo estas iam vojaĝi al insulo Mauritius.

******

Klaus RIEMANN
Trier, Germanio.

Ret-adreso: klaus_riemann $ yahoo.com

Mi estas viro, progresanto.

Interesoj: kolektanto de aboco-libroj.

Mi serĉas korespondantojn el diversaj landoj.

******

Aleksandrino OMBA TSHAMENA
Kinshasa, Kongo (Kinŝasa)

Ret-adreso: alex_omba $ yahoo.fr

Mi estas 33 jara fraŭlino, progresanto.
Mi estas sekuristino(Ruĝa Kruco)
Mi havas filineton.

Mi serchas korespondantojn el diversaj landoj.

******

Daniela SALAZAR
QNM 22 Conjunto H Casa 20
CEP 7221028
Distrito Federal- Ceilândia Norte
Brazilo

Ret-adreso: pekttsalazar $ gmail.com

Mi estas 22 jara studentino, komencanto.

Interesoj: muziko, literaturo.

Mi sercxas geamikojn en diversaj landoj.

======================================

****** E K S ******

Koresponda Servo de Edukado.net (ekde novembro 2003)

http://www.edukado.net/pagina/Koresponda+Servo/157

******

Koresponda Servo Mondskala
BP 6
55000 Longeville en Barrois
FRANCIO

******

Koresponda servo,
China Esperanto-Ligo,
Baiwan Zhuang Lu 24 Hao,
Fucheng Men Wai,
Beijing,
Chinio, CN-100037.

******

http://reto.cn/esperanto/verdaret.htm

******

Korespondu kun 300 Koreaj studentoj de 3
universitatoj:

www.esperanto.co.kr iru al "Libera Skribo"

Via korespondado donos motivon kaj kuragxon al
jxusbakitaj koreaj gejunuloj.

Docento Lee Jung-kee estas
Ret-adreso: esperant $ unitel.co.kr

******

Koresponda Servo Universala, KSU
Viktor Kudrjavcev
esperantoplus $ mail.ru

Preskau cxiuj korespondanoncoj kunhavas foton.

http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/

Krom plumamikaj "Koresponda Servo Universala"
akceptas ankaux alispecajn anoncojn kaj informojn.

****** E K S ******

EKS afisxos la novan liston en soc.culture.esperanto
la duan vendredon de cxiu monato, kaj du aux tri fojoj
monate en la pagxo

http://www.esperantofre.com/eks

Jen sube la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi
kelkajn, faru tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de
via urbo kaj lando, kaj la provincon aux sxtaton se necese.
Por paper-posxto metu vian tutan adreson.
Bonvolu uzi la "x" sistemon (cx gx hx jx sx ux).
Skribu Esperante.

nomo (familia nomo majuskle)
urb(et)o, sxtato, provinco, lando, proksimeco al konata
urbo aux loko.

personaj informoj, agxo, sekso, Esperanto-kapablo,
interesoj, adreso (ret-posxte kaj/aux paper-posxte
- vi povas indiki preferon)

---

Enrique ELLEMBERG,
kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS.

(NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio [subject])

Mi logxas en Fremont, California, Usono, 50 kilometrojn
sudoriente de San Francisko.

*** E K S *** fino ***

No hay comentarios:

 
lernu!