lunes, 3 de agosto de 2009

Adresoj en kongresa libro de UK

Karaj,

mi konstatis ke la multpaĝa adresaro en la kongresa libro malbone taŭgas por
retrovi iun. La tialo estas ke ofte eĉ antaŭ zorgi pri la nomo multaj
kongresanoj ekas interkonon per la fama demando "El kiu lando vi estas?".
Rilate la nomon, ni estas ĉiuj amikoj, do ofte atentokapta estas la antaŭ- aŭ
persona nomo, dum la familia ne ĉiam rolas. Kun tiuj du informoj, apenaŭ
eblas trovi iun en la libro.

Mia plibonigpropono estas jena (sen preni konkrete el la lasta libro):

1e: Ni havu la plenan informojn ordigitajn laŭ la 2-litera ISO-kodo, kun
landomo (kaj spacŝpare kun la statistiko):

BE Belgujo (46 aliĝintoj)
123 S-ino Bla Bla ...
348 D-ro Ktp Ktp ...

DE Germanujo (137 aliĝintoj)
4711 S-ro Kolonja Akvo ...

FR Francujo (243 aliĝintoj)
101 S-ro Waringhien ...

2e: Por retrovi la homojn nur laŭ kongresnumero ni havu liston kun ĉiuj
numeroj, kiu gvidas nur al la landa sekcio kie trovi ĝin:

1 FI
2 AU
3 DE

3e: Krom tiuj du listoj, kiuj pli koncize ol la nunaj alirebligas tamen pli
facile la informojn, povus esti tria, laŭ la personaj nomoj, por tiuj kiuj
indikis ĝin:

Anja: BE 789, 1435; PL 425, 345, 674; ...
Anna: FR 251, 399, 756; ...

elkore,
Daniel el Germanujo (kun la koro el Okcitanujo kaj Platdiĉujo)

No hay comentarios:

 
lernu!