lunes, 17 de agosto de 2009

"Esperanto em 30 horas" - disvastiga librero

Karaj amikoj:

La esperanto-lernolibro por portugallingvanoj "Esperanto em 30 horas",
verkita de João José SANTOS kaj editita de La Karavelo,
jam estas mendebla, kvankam ĝia ekspedo nur okazos
post tri semajnoj.
Prefacis la verkon Geraldo Mattos,
kaj ĝin reviziis Eduardo Novembro, Gonçalo Neves kaj Túlio Flores.
Kelkaj tekstoj estas verkitaj de aliaj aŭtoroj:
Antónia Carvalho, Eduardo Novembro, Leo De Cooman, Luiza Carol, Geraldo
Mattos, Nikolaj Neĉaev.

Anekse iras al vi la disvastiga librero en pdf,
kiu estas printebla.
Temas pri versio, kiu prezentas 139 el la 300 paĝoj
de la kompleta libro.
Ĉi tiu versio estis konstruata laŭcele, ke la lernantoj
profitu la unuajn 5 lecionojn kompletaj, la tutan Vortareton
Esperanto-Portugala,
kaj kelkajn aliajn tekstojn.

Disvastigu kaj la libron kaj la pdf-libreron
en la portugallingvaj medioj.

Esperanto-instruistoj bonvole proponu plibonigojn
surbaze de instruado pere de ĝi.

Amike,

João José SANTOS

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

Esperanto_em_30_horas_(disvastiga_librero).pdf
1135K View Download

No hay comentarios:

 
lernu!