viernes, 21 de agosto de 2009

Fotalbumo pri NASK-2009 - Dankon Marko!!

markesp...@gmail.com_ (mailto:markesp...@gmail.com) writes:
Saluton al ĉiuj!
Kelkaj semajnoj post mia reveno el Kalifornio okaze de NASK, mi finfine
trovis iom da tempo por prilabori kaj enretigi mian fotarkivon pri la
evento.
Ĝi estas ekde nun disponebla kaj vizitebla ĉe mia iperniti-paĝo,
alklakante je la sekva ligilo: _http://www.ipernity.com/doc/37468/album/139659_
(http://www.ipernity.com/doc/37468/album/139659)
Por tiuj, kiuj ne ankoraŭ konas kiel ĝi funkcias, mi aldonas la sekvajn
simplajn indikojn:
· alklaku ĉe unu el la fotoj kaj daŭrigu per alklakado de dekstra
blua sageto malsupre de la miniaturaj fotoj.
· memoru tamen, unue elekti ESPERANTO-n kiel laborlingvon ĝin
alklakante tute malsupre de la paĝo inter la Hispana kaj la Greka.
Por simple spekti la fotalbumon pri NASK, vi NE ESTAS DEVIGATAJ vin
registri male al tio kio okazas ĉe Vizaĝlibro (FB).
Nur por tiuj kiuj sin registras ĉe Ipernity estas ebleco memelŝuti la
plej ŝatatajn fotojn.
Tamen, por tiuj kiuj tute ne intencas sin registri, bonvolu simple skribi
al mi apartliste, kaj mi sendos la deziratajn fotojn.
Bonan vizitadon al ĉiuj, espereble ke ĝi helpu memorigi tiujn
neforgeseblajn momentojn pasigitaj kune en Sandiego.
Kore,
Marko el Florenco

No hay comentarios:

 
lernu!