domingo, 23 de agosto de 2009

Fotoj de ZEO-j serĉataj por gazeta artikolo

Bjalistoka Esperanto-societo bezonas fotojn de Zamenhofaj Esperanto-
objektoj el la tuta mondo por gazeta artikolo. Jen tiutema mesaĝo de
Ela Karczewska, bv. respondi rekte al ŝi, al la adreso
elakarczew...@interia.pl .

---

Kadre de la decembra festo en Bjalistoko (10. Bjalistokaj Z-Tagoj) la
organiza komitato ekplanis i.a. aldoni la 15-an de dec. 2009 al la
Gazeta Wyborcza e-aldonon : 4 kolorajn paĝojn formato A-3. La
artikolon "En 80 tagoj cirkaŭ la mondo kaj ĉie Zamenhof aŭ Esperanto"
jam skribas Roman Dobrzyński. Ni bezonas fotojn de monumentojn al
Zamenhof aŭ de lokoj (stratoj, skvaroj, ŝtonoj, kafejoj, ktp) de la
tuta mondo. Fotoj devas esti sufiĉe bonkvalitaj.

amike
Ela Karczewska
Bjalistoka-E-Societo
Pollando

No hay comentarios:

 
lernu!