miércoles, 12 de agosto de 2009

Kongresaj programoj de Pola Radio

Karaj Geauxskultantoj kaj Radioamikoj,

La nova 5-taga elsendokadro de la E-elsendoj de Pola Radio ne malhelpis al
ni lauxeble gxisdate informi pri la trapaso de la jubilea UK en Bjalistoko.
La elsendoj ekde la 27-a de julio gxis la 3-a de auxgusto enhavis la rektajn
raportojn de Barbara kaj Maciek el Bjalistoko. Dum Gabi – veninte sole por
la marda renkontigxo de AERA plugardis kaj pluredaktis la emisiatan
programon en Varsovio.

Tiuj, kiuj ne havis la okazon sekvi tiujn elsendojn povas tion facile fari
konsultante la jenajn adresojn:

03.08.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009080207161548.mp3
31.07.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009073110524785.mp3
30.07.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009073111481554.mp3
29.07.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009072910372013.mp3
28.07.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009072810091781.mp3
27.07.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009072611020130.mp3

Ekde la 04.08.2009 nia programo denove enhavas la aktualajxojn –
novajxbultenojn kaj trarigardon de la pola gazetaro. Dauxre tamen nia
programo spegulas la eventojn de la jxus pasinta bjalistoka UK pere de la
interparoloj surbendigitaj en la kongresa dauxro.

Tiel do la 4-an de auxgusto ni gastigis antaux nia mikrofono Katalin Kovats,
la 5-an la gasto de nia redakcio estis Mireille Grosjean. Ambaux
interpaorloj ligigxis kun la gxenerala temo de la lingvoinstruado. La 6-an
de auxgusto nia antauxmikrofona gasto estis la estrarano pri la faka agado
Jose Antonio Vergara parolante pri la defioj starantaj antaux la fakaj
asocioj. Vendrede, la 7-an de augxusto ni komencis prezenti sonscenojn pri
la renkontigxo kun la auxskultantoj kaj amikoj de la Esperantlingva
radiofonio. Gxia dua parto audigxos la 14-an de auxgusto. Lunde kaj marde
pri la nunjara trapaso de la debatoj ligitaj kun la kongresa temo rakontas
ilia kunregxisoro, Marc Bavant.
Tiel do la auxgusta programo spegulas ricxe kaj plurfacete la nunjaran
kongrestrapason same por tiuj, kiuj ne povis partopreni la kongreson, kiel
ankaux por tiuj, kiuj jam hejmrevenis kaj volas retrorigarde regxui la
kongresetoson.

Ni kompreneble atendas viajn reagojn je la adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aux barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas cxiujn
interesigxantojn, dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto cxe UEA:
vars-t.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia pagxaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
pagxon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Suficxas, se
per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos gxin
en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste sengxene
reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti niajn
E-elsendojn.

Nia tradicia adreso por paperaj leteroj kaj sendajxoj estas: E-redakcio de
Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Auxskultu nin kaj auxskultigu aliajn! Aligxu al la familio de
amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!