jueves, 20 de agosto de 2009

La 94-a en Pola Radio: 17-21.08.2009

Karaj Geauxskultantoj kaj Radioamikoj,

Dauxre en niaj la E-elsendoj de Pola Radio ricxe speguligxas la bjalistoka
UK pere de la surbendigitaj tie interparoloj kaj intervjuoj, dokumentaj
registroj. Ekz. merkrede,12.08.09 ni gastigis reprezentanton de vegetara
E-movado.

Jxauxde, 13.08 ni interparolis kun Peter Baláž pri la plano interrete
instrui la slovakan lingvon.

Ekde la 17-a de augusto ni komencis prezenti tiujn sondokumentojn el la
Solena Inauxguro de la 94-a UK, kiuj ne auxdigxis en la rektaj raportoj el
Bjalistoko. Unue temas pri la salutparoladoj.

17.08.09 - Ni prezentas la mesagxon de la vicministrino pri la sporto kaj
turismo, Katarzyna Sobierajska, kiun lauxtlegis direktorino Elzbieta
Wyrwicz, mem esperantistino. Sekvas la mesagxo de la podlahxia vojevodo,
Maciej Zywno, kiun esperantlingve lauxtlegis la direktoro de lia kabineto.
Inter tiutagaj sondokumentoj trovigxas krome la letero de Anna
Zamenhof-Zaruski. Legas gxin sxia patro, L.C. Zaleski-Zamenhof.

18.08.09 - La sonscenoj tiutage enhavas salutvortojn de L.C.
Zaleski-Zamenhof kaj de sxia dua filino, Margareta Zamenhof.

19.08.09 - Auxdigxas fragmente la alparolo de prof. Zygmunt Antoni
Kruszewski, la nepo de Antoni Grabowski kaj la dankvortoj de Krzysztof
Czyzewski. Kiel la prezidanto de la regiona fondajxo >Pogranicze< li
transprenis dum la Solena Inauxguro de Medalon de Toleremo, atribuitan de la
Fondumo Zamenhof en Bjalistoko.

20.08.09 – La retrorigarda segmento enhavas la festan paroladon de
UEA-prezidanto Probal Dasgupta, kiu pro sia amplekso ne povis auxdigxi rekte
el Bjalistoko.

21.08.09 -Ni prezentas lauxvicajn sonscenojn pri la bjalistoka renkontigxo
de auxskultantoj kaj amikoj de la Esperantlingva Radiofonio.

Ekde 04.08.09 en niaj E-elsendoj denove auxdigxas niaj novajxbultenoj kaj
trarigardoj de la pola gazetaro. Kompreneble ni multe cerbumas pri nova
kadra programarangxo en la auxtuna periodo kaj atendas cxi-rilatajn opiniojn
kaj kontribuojn.

Krom ili ni kompreneble atendas ankaux aliajn reagojn laux la adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aux barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas cxiujn
interesigxantojn, dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto cxe UEA:
vars-t.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia
pagxaro: http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn
vizitu la pagxon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml .
Suficxas, se per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo
kaj savos gxin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste
sengxene reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti
niajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendajxoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Auxskultu nin kaj auxskultigu aliajn! Aligxu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!