viernes, 7 de agosto de 2009

[La Karavelo: 3000] artikoloj pri homeopatio

Sekve de la diskuto pri homeopatio, estus interese
konstrui numeron de La Karavelo kun minimume tri sufiĉe grandaj artikoloj
pri homeopatio:
unu kun la historio kaj sciencaj fundamentoj de homeopatio;
alia kun favoraj argumentoj por la homeopatio;
alia kun kontraŭaj argumentoj al ĝi.
Ankoraŭ enmeteblus malpli grandaj artikoloj
rakontantaj okazaĵojn pri homeopatio.
Rakontoj pure literaturaj ankaŭ estus bonvenaj, kompreneble.
Se vi konas priajn rakontojn aŭ poemojn en via denaska lingvo,
traduku ilin al esperanto. Atentu pri la aŭtorrajtoj.
La aŭtoroj devas esti "tre bone mortintaj"
de antaŭ minimume 70 jaroj.

Ne forgesu venigi kun viaj artikoloj
belajn fotojn kun alta difinecon en formato .jpg.
Via artikolo devas veni kiel eble plej polurita,
ĉar niaj reviziistoj, tiom kiom eble,
nur revizias misojn, ne stilojn.
Uzu nian ŝablonon por verki:
vi trovos ĝin en:
www.lakaravelo.com

Wael, medicino kaj homeopatio en arabaj landoj...? Ĉu interesa por vi?
certe jes.
Ludoviko el Hungario, certe la temo ankaŭ interesos vin.
Francisco, Tilio kaj aliaj eku la laboron.

Homoj kiuj ekos tiun laboron,
bonvole sciigu min per PRIVATAJ mesaĝoj.

Ĉu ni kapablus kosntrui numeron de La Karavelo
dediĉitan al homeopatio?
Tio estus vere interesa.
Ne nur de puraj beletraĵoj vivas la homo. ;)

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!