domingo, 16 de agosto de 2009

[lernu-helpantoj] Fw: Profesia instruista trejnado en UAM kun ILEI-diplomo

INSTRUISTA TREJNADO

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 12-18.09.2009, la dua 30.01-05.02. 2010) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultigon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laborajho pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2010. Alighantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

Kondichoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 360 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro.

Informo kaj aligho: interlin@amu. edu.pl; ikoutny@amu. edu.pl ghis la 1a de septembro

El la Programo
Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Maria Majerczak, Zsófia Kóródy, Ilona Koutny):
Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonajhoj, filmoj ghis retkursoj)

Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korjenkov, Ilona Koutny):
Plej gravaj eventoj de la historio de esperanto
Chefaj periodoj kaj verkistoj de e-literaturo
Tiklaj punktoj de e-gramatiko
Lingva trejnado (per testoj)

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj.

No hay comentarios:

 
lernu!