viernes, 7 de agosto de 2009

[lernu-helpantoj] La nova traduksistemo de E@I (Bezonatas helpo pri la nova projekto)

Saluton, Jevgenij

> Se vi rimarkos iun cimon, bv. atentigi min pri tio.
> Atentu, ke temas pri beta-versio, do povas esti, ke iuj aferoj
> misfunkcios, eble iuj funkcios ne tre bone. :-) Testado helpos
> nin kapti cxiujn gravajn cimojn.

Tuj post mi provis uzi la novan sistemon, mi rimarkis du gxenajn aferojn:

1) La sistemo sxajne funkcias malpli rapide of la sistemo cxe lernu.net.
Kiam mi tajtas, mi devas atenti gxis cxiu tajpita letero aperu. Kaj mi
ofte vidas avertan mesagxon de mia retumilo (Fajrovulpo) kiu atentigas min
ke estas "nerespondema javaskriptajxo" :

"Estas javaskriptajxo cxe cxi tiu pagxo kiu eble estas okupata, aux gxi
eble cxesis respondi. Vi rajtas halti gxin nun, aux vi rajtas daurigi por
ekscii cxu la javaskriptajxo finos."

La javaskriptajxo kulpa estas jene:
http://tradukejo. ikso.net/ js/jquery. min.js:19La "

2) Cxe lernu.net mi alkutimigxis al la eblo rigardi la tradukitan pagxon.
Ofte mi vidis miajn erarojn nur tie post la tradukado. Tamen cxe
tradukejo.ikso. net mi ne scias kiel rigardi la tradukitan pagxon. Krome,
kelkaj tradukoj estas malfacilaj sen kunteksto. Rigardo de la tuta
tradukenda pagxo helpus tion.

Amike respondas
Simono

No hay comentarios:

 
lernu!