domingo, 24 de enero de 2010

[esperantocuba] cxu vi sxatas kanti?


En Francio kreiĝis pasintjare interregiona koruso "Interkant', sub gvido de Franjo Leveque, muzikinstruistino en muziklernejo . 
De unu jaro kaj duono la koruso preparas "Ĝenerala Kanto"-n de Pablo Neruda kaj Mikis Theodorakis kun orkestreto, solistoj kaj deklamanto (Jacques Yvart).
Georges Lagrange, famkonata franca esperantisto, siatempe akademiano, tradukis 9 poemojn. Michel Duc Goninaz (ankaux akademiano) tradukis unu plian poemon. Kadre de omaĝo al G. Lagrange la koruso prezentis tiun koncerton en Francio pasintsomere kaj ĝi prezentos la spektaklon plurajn fojojn ĉi jare.
Parto de la koruso "Interkant" (25/30 gekantistoj) pretas flugi al Kubo por prezenti tiun imponan verkon dum la UK. Sed la projekto estos kompleta kiam oni sukcesos kunigi sur scenejon veran internacian koruson da proksimume 100 gekantistoj.

Por helpi la projekton Franjo pretas sendi, per reto,  al ĉiuj gekantistoj interesitaj, muzikan materialon : partituroj kaj registradoj laù viaj voĉoj, (soprano, aldo, tenoro, baso). Dum la venontaj monatoj, ĉiuj gekantemuloj povos sole aù grupe labori.
ŝi pretas alveni Kubon unu semajnon antaù UK por kantigi ĉiujn, kiuj preparis la kantverkaĵon. La provludoj povus okazi dum 3 horoj/tage la 13-14-15-16- ajn de julio 2010 surloke en Kubo kun la franca koruso "Interkant'" .

ŝi tute ne intencas konkurenci la internacian koruson kiu, kiel kutime, havas sian propran repertuaron kaj provludos dum UK.
 
Se vi mem intencas iri al  la UK en Kubo, kaj estas kunkantema, ne hezitu tuj kontakti ŝin!
Se vi mem ne estas kantema, aux/kaj ne intencas iri al la UK en Kubo, ne hezitu tuj kontakti viajn eventuale kantemajn konatulojn, kiuj iros al la kongreso, kaj diskonigi la projekton en viaj kluboj, regionaj, fakaj, landaj asocioj.

Interesitoj bonvolu kontakti:

Franjo LEVEQUE
3, rue Voltaire
22000 - ST BRIEUC (France)
Tel : + 33 (0)9 53 92 77 37
leveque.franjo@ gmail.com

No hay comentarios:

 
lernu!