lunes, 4 de enero de 2010

FAO kaj ERA KUNAGANTAJ POR LA DEFENDO DE LA INDIĜENAJ LINGVOJ

FAO kaj ERA KUNAGANTAJ POR LA DEFENDO DE LA INDIĜENAJ LINGVOJ.
La Radikala Esperanto-Asocio sukcese konkludas jaron da kunlaboro kun
la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj
sin preparas implementi la komunikadan indiĝenan platformon por la
evoluo en franceparolanta Afriko.
FAO kaj ERA-Radikala Esperanto-Asocio sukcese konkludas unu jaron da
kunlaboro favore de antaŭenpuŝo de la rajtoj je komunikado kaj je
evoluo de la indiĝenaj popoloj.
La rezulto de la komuna laboro estas indiĝena komunikada platformo por
la evoluo realigenda dum 2010.
La platformo estos implementata en la franceparolanta Afriko: temas
pri TTT-portalo kun radio-sistemoj en kiuj la indiĝenaj organizaĵoj
povos mem interŝanĝi spertojn pri politika partoprenado, pri rezistado
al la klimata ŝanĝado, kaj ankaŭ pri transpreno de decidoj
koncernantaj la evoluadon kaj uzadon de la naturaj rimedoj.
La platformo por la indiĝena komunikado estis prezentita dum majo
okaze de la oka seanco de la Konstanta Forumo de la Unuiĝintaj Nacioj
pri Indiĝenaj Temoj.
La nova projekto ekvalorigas la gepatran lingvon kaj en fazo de
realigo kaj en la komunikiloj kiuj konsistigos la komunikadan
platformon: Era Onlus deziras ŝanĝi la tendencon utiligi nur la
lingvojn de la ekskoloniantoj en landoj en kiuj disvolviĝas la
internacia kunlaboro.
La fakto, ke la radio-programoj kaj kelkaj paĝoj de la TTT-ejo estos
ne nur en franca, sed ankaŭ en indiĝena lingvo, permesos krome
konservi la kolektivan indiĝenan identecon, transponti la mesaĝojn al
la bazo kaj promocii veran partoprenantan kaj demokratan procezon de
evoluo.
ERA kaj FAO estas nun serĉantaj financantojn por projekto kiu povas
ŝanĝi esence la vivkondiĉojn de la  indiĝenoj en franceparolanta
Afriko.
Homoj kiuj emas kunlabori al tiu ĉi Projekto bonvolu sin anonci al:
info[at]democrazialinguistica.it
Romo, New York, 2010.01.04.

No hay comentarios:

 
lernu!