martes, 5 de enero de 2010

[La Karavelo: 4209] FW: [Esperanto-en-lernejojn] Voc'donu por Esperanto en Google-pos'telefonoj...

Karaj Geamikoj!

Ekzakte antaŭ unu jaro, kadre de voĉdono de la usona organizaĵo Change.org , nia esperantista mondmovado atingis grandan sukceson. El inter proksimume 8.000 proponoj tiu de S-ro Oleg Izyumenko (pri la eksperimenta instruado de Esperanto, kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en Usono) atingis la 25-an lokon. Ekde tiam la organizaĵo Change.org (kiu havas pli ol 1.000.000 da membroj) oficiale subtenas la Universalan Esperanto-Asocion, kiel sian partneran organizaĵon.

La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj ĉefpaĝoj de Google aperis sub la esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informiĝis pri Esperanto. Subite kreskis la nombro da vizitantoj en preskaŭ ĉiuj esperantaj retejoj.

En la sama tago Esperanto estis la temo de ĉefartikolo de la elektronika eldono de National Geographic.

Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, por esperanta agado ĉe Google.
Ni petas Vian urĝan helpon!

Per minimume 1.000 pliaj voĉoj Google tre verŝajne enkondukus ankaŭ la Esperantajn ĉapelitajn literojn en sian poŝtelefonan reton.

Kiel voĉdoni?

******************************
************************************
1. Se Vi jam havas validan Google-konton/retpoŝtadreson kun finaĵo ...@gmail.com
******************************************************************

- Klaku sur la ĉi-suban retadreson:

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

- Poste klaku sur "Sign in" (=ensaluti) en la supra, dekstra angulo.
- Tajpu Vian ...@gmail -an retpoŝtan adreson kaj pasvorton en la aperintajn fenestrojn.
- Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".
- Aperos nova paĝo, en kiu Vi povas voĉdoni. Maldekstre en la 5-a linio, sur blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu ĉi stelo aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 1730: Aldonu Esperantajn literojn)
-Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos flava. Post iom da tempo (ofte post nova alklako...) en la 6-a vico, en la teksto "... people starred this issue" (... = nombro da voĉdonintoj) la cifero kreskas  je unu (ĉi-momente 301).

Hodiaŭ sur tiu ĉi paĝo estas 190 komentoj. Ne necesas komenti, sed ja nepras klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke ĝi fariĝis flava.
Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava stelo: - "Your vote has been recorded" (=Via voĉo estis registrita)

****************************************************************************
2. Kiuj ankoraŭ ne havas  Google-konton, aŭ retpoŝtan finaĵon ...@gmail.com
****************************************************************************
 tiuj devas ĝin krei(senpage!).
 ***************************************************************************

- Unue klaku sur "Sign in".
- Sub la aperantaj fenestretoj klaku sur "Create new account". (=Krei novan konton)
- Aperas nova paĝo kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo
 "Required information for Google account". (= Necesa informo por akiri Google-konton).
- Plenigu la aperantajn fenestretojn.
 "Your current email address" (=Via nuna retadreso)
 "Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)
 "Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu ĝin, ĉar
  Vi poste povos krei pere de ĝi novan retadreson, propran korespondan
  liston, ktp. ktp.)
 "Location" (Elektu la nomon de Via lando)
 "Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn
 literojn - iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur
 la ekrano.
- Fine klaku sur la vorton "Accept".

- Post iom da tempo Vi ricevos mesaĝon de Google. Klaku sur la retadreson, troviĝantan en la mesaĝo. Per tio Vi pruvos, ke Vi estas vere ekzistanta persono...

- De tiam Vi rajtas voĉdoni, laŭ la 1-a punkto.

Petu ankaŭ Viajn geamikojn, ke ankaŭ ili voĉdonu! Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon! Estus treege malagrable, se Google konvinkiĝus, ke nur kelkcent esperantistoj vivas sur la planedo Tero... :-))

Belan, sukcesoriĉan, novan jaron deziras plej amike kaj samideane
Lajos (Ludoviko) Molnár kaj Julianna (Julinjo) Farkas
Hungario

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

PS.: Vizitu foje ankaŭ nian plurlingvan retejon:
    http://www.egalite.fw.hu




Guglo_kun_esperanta_flago.jpgGuglo_kun_esperanta_flago.jpg
7 K   Vista   Descargar  

No hay comentarios:

 
lernu!