domingo, 10 de enero de 2010

La leĝo de Tonjo

Tre simpatia kaj samtempe tre modesta homo diris:

>>>Mi trovis kelkajn ĵusajn kazojn pri tiu ĉi Leĝo en la pasintaj

tagoj, sed permesu ke mi ne detaligu ilin tie ĉi: la forto de ajna Leĝo
ne troviĝas en la priskribo de pasintaj okazintaĵoj, sed la antaŭvido de
estontaj plenumadoj, kaj oni certe trovos tian konfirmon multajn fojojn
en la estonto...Kaj profitante mian naturan modestecon, mi donas mian
permeson ke oni uzu la nomon Leĝo de Tonjo, por ĝi.
Do, mi ripetu, pli citeble, kaj iom modifite por klareco, laŭ sugesto de
amiko:

     Leĝo de Tonjo: “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la
probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la
uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”<<<

file:///Blogoj/la-legho-de-tonjo.htm

Jes. Estas vere. Tamen estas interese ke el la komentoj neniu klarigis
la kialon. Do, kial en la esperantaj forumoj oni parolas pli volonte pri
gramatikaĵoj ol en la aliaj forumoj? Mi devas aldoni ke mi volonte akceptas
gramatikajn diskutojn se tio savos nian forumon de la morto... Al la supra
demando mi respondas jene: Malmultaj esperantistoj uzas la lingvon
ĉiutage kaj tuttage. Do Esperanto en certaj detaloj restas ĉiam fremda
lingvo. Se ni restas inter samnacianoj, Esperanto ŝajnas esti kvazaŭ propra
lingvo. Sed ĉi tie, en internacia forumo la afero estas multe malpli
simpla. Kiom da kapoj tiom da opinioj, tiom da esprimmanieroj. El cent
opinioj estas malfacile decidi kiun elekti kaj kiun forĵeti. Kaj vi,
estimata samforumano, kion vi pensas?

Eugenio

http://www.youtube.com/watch?v=VydRP0cTTdY

http://it.wikipedia.org/wiki/Campo_Santa_Margherita

http://www.youtube.com/user/fabigen1

No hay comentarios:

 
lernu!