domingo, 3 de enero de 2010

Pola Radio: letero je 1 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,
Ĉe la sojlo de la Nova Jaro la E-Redakcio de Pola Radio direktas al ĉiuj
siaj geamikoj la dezirojn de Ĉiukampe Sukcesa, Feliĉa kaj Prospera 2010-a !!

Ĉe nia kutima adreso: http://www.polskieradio.pl/eo atendas vin la plej
novaj, daŭre elŝuteblaj E-elsendoj de Pola Radio kun interesa enhavo kaj
aktualaj referencoj.

28.12.09 – Lunde ni memorigas malnovan redakcian interparolon de niaj iamaj
kolegoj Andrzej Pettyn kaj Jerzy Uśpieński pri fabeleska, legendeca figuro
de la pola nobelo, sinjoro Twardowski. Onidire li estis i.a. la unua polo
atinginta la Lunon.

29.12.09 – Pro la forpermesa tempo anstataŭ foliumi E-gazetojn ni referencas
al la programo de la lasta MT en Rotterdamo omaĝinta la 100-nan
naskiĝdatrevenon de Ivo Lapenna. En sia Reta Kinejo UEA jam prezentas la
prelegon de prof. Carlo Minnaja. En nia elsendo ni prezentas en du sinsekvaj
partoj [marde kaj merkrede] la rememorojn de Duncan Charters pri prof. Ivo
Lapenna aŭdiĝintaj en la programo de la novembra MT.

30.12.09 - Kiel ĵus menciite en nia merkreda E-programo troviĝas la dua
parto de la rememoroj de Duncan Charters pri Ivo Lapenna – en aparta
kunteksto de zorgo kaj atento, kiun prof. Lapenna donis al gejunuloj kaj la
E-instruado.

31.12.09 – En la lasta E-elsendo de la 2009-a jaro ni memorigas kelkajn
kutimojn, eĉ superŝticojn ligitajn kun tiu ĉi tago kaj la Silvestra Nokto.
Krome el nia arkivo ni memorigas malnovan interparolon de Barbara Pietrzak
kaj Andrzej Pettun pri E-inspiroj en muziko.

01.01.10 – La vendreda programo denove estas la kutima okazo por la
leterkesta rendevuo. Ĉi-semajne ĝi denove estas aparta, pro multaj porokazaj
bondeziroj venintaj al la redakcio. Ni esperas, ke tiu programero aŭdiĝanta
en la unua tago de la Nova Jaro aŭguras multajn inspirajn kontaktojn kun la
aŭskultantoj de niaj varsoviaj E-elsendoj en la 2010-a.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl   kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:   vars-t    kaj
tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio. De ili dependas grandparte la enhavo de niaj E-elsendoj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ trovas
malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple
troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun audigataj<,
sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La tria paŝo estas
alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas
laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio
 
lernu!