sábado, 30 de enero de 2010

Pola Radio - Letero je 29 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,

Dum la semajno 25-29.01.2010 ĉe nia retpaĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
aldoniĝis/as jenaj, listigitaj sube programoj. Ekde la apero la unuopaj
E-elsendoj restas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj dum 14 sinsekvaj tagoj.

25.01.2010 – Revenante al la malnova tradicio de niaj E-programoj ni
prezentas la muzikan programeron, kiu ĉi-foje estas dediĉita al la virtualaj
Ko-Diskoj en la retejo de Vinilkosmo. Ĉe la adreso: www.vinilkosmo-mp3.com
atendas la muzikajn ŝatantojn la disko de Ale Kosabela "Revolucio en
pajleraro" kaj "62 minutoj" de Persone. Krome en
http://vinilkosmo.ipernity.com troviĝas la specimenoj de eldonota Ko-Disko
de Eterna Muziko.

26.01.2010 – Denove krom aktualaĵoj ni prezentas "Trarigardon de la
E-Gazetaro" foliumante ĉi-foje la lastajn numerojn de "le monde de l’esperanto",
"Esperanto aktuell", "L’esperanto", "Tempo" kaj "La tradukisto".

27.01.2010 - La literaturamantojn atendas laŭvica renkonto kun la klasikaĵo
de la E-literaturo, kiu estas "La Faraono" de Boleslaw Prus en la E-traduko
de Kazimierz Bein. Nunsemajne ni komencas laŭtprezenti la 2-an ĉapitron el
la 2-a volumo de ĉi tiu romano.

28.01.2010 – Nunsemajne ni referencas al la sondokumentoj el la speciala,
omaĝa solenaĵo, okazinta en Roterdamo, lige kun la lanĉo de la festilibro
por la jubileo de prof. Humphrey Tonkin "La arto labori kune". Videoraporto
de UEA troviĝas ĉe la adreso:
http://www.youtube.com/UEAviva#p/a/u/0/hzNlAD7ve38 .
Ni kompletigas ĝin per la spontantaj dankvortoj de prof. Tonkin – en kiuj li
parolas ne sole pri la renkontitaj homoj, sed ankaŭ referencas al siaj
idealoj.

29.01.2010 - Vendredo fiksiĝis en la lasta programa kadro kiel tago de la
leterkesta rendevuo. Same estas nunsemajne. Estas agrable kaj ĝojige citi el
multaj leteroj de niaj novaj aŭ silentemaj geaŭskultantoj.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ   barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t  kaj tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio. De ili dependas ankaŭ la enhavo de niaj E-elsendoj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/  Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de via propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ trovas
malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple
troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun aŭdigataj<,
sekve faru la samon kun la aperanta vorto - >plibonigoj<. La tria paŝo estas
alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas
laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!