jueves, 4 de marzo de 2010

[La Karavelo: 4666] Urgha peto: vochdonu por Esperanto en la kampanjo de Change.org

Karaj  Geamikoj!

Ĝis la 11-a de marto, en la dua fazo ni povas amase voĉdoni en la retejo de la usona organizaĵo Change.org inter la  Ideoj por ŝanĝo en Usono por la propono de Renata Ventura pri enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo en la usonaj lernejoj:

La unuajn 10 lokitojn el inter la proponoj la organizaĵo Change.org transdonos al la registaro de prezidanto Obama.

Eĉ se oni ne atingos, ke Esperanto estos instruata en usonaj lernejoj (pri tio ne povas decidi Obama por la tuta lando), ĉiukaze, pluraj milionoj da usonanoj per tiu ĉi voĉdono malkovras la lingvon Esperanto.                  

Ni utiligu tiun ĉi grandan eblecon por reklami Esperanton!

Tiuj, kiuj jam voĉdonis, ensalutu kaj voĉdonu denove.  (Klaku al "Sign in"aŭ "Login"…)

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne voĉdonis:  jen sciindaĵoj pri la voĉdono:

Por enskribiĝi, eblas iri rekte al:

http://www.change.org/admin/sign_up  (Klaku al "Join" aŭ "Sign up")

Tie vi indiku :
First Name : persona nomo
Last Name : familia nomo
Email Address : retadreso
Password : pasvorto (elektita de la voĉdonanto mem)
Birthday : naskiĝdato (monato, dato, jaro)
Do not display my age (klaki sur la ĉelon se oni ne deziras diskonigi sian aĝon)
I agree to the terms of service (principe jam estas marko en la ĉelo, se jes, ne modifu : tio indikas ke oni konsentas pri la principo
j kaj reguloj de la voĉdono)

Klaki sur "SIGN UP" (registriĝu).

Mesaĝo atingos vin tuj post klako sur "SIGN UP". Sufiĉas klaki sur la ligilon kiu aperas en la mesaĝo. Tio indikas ke vi konfirmas vian enskribiĝon.  Se aperas "Sign out", tio signifas ke vi estas jam rekonita, do, ne modifu. Se aperas "Sign in" supre dekstre, klaku sur ĝin. La programo principe rekonos vin aŭtomate, se ne, vi plenigu la ĉelojn per via retadreso kaj pasvorto.


Iru al:
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Sufiĉas klaki sur "Vote now" (voĉdonu nun) sub la blua ĉelo kie troviĝas la nombro da voĉdonoj. La blua ĉelo fariĝos griza kaj aldoniĝos unu voĉdono al la indikita nombro. Se tiel okazas, vi sukcesis ! J

Atentu ke la sistemo ne tuj reagas : bv. ne tuj provi klaki denove, ĉar estas risko nuligi la voĉdonon.

Se vi estas jam registrita kaj forgesis vian pasvorton, klaku al "Forgot your pasword? " , kaj  kreu novan konton/pasvorton ĉe Change.org .
Ĉiu retadreso rajtas voĉdoni unufoje, sed se Vi havas plurajn retadresojn, Vi rajtas voĉdoni plurfoje. Se Vi ricevas permeson de Viaj parencoj kaj/aŭ geamikoj, Vi povas voĉdoni anstataŭ ili. Ili devas nur sendi al Vi la anglalingvan mesaĝon ricevitan de Change.org . 

Por esti inter la 10 unuaj lokitoj, ni bezonas plurmil voĉojn.  Ni montru la forton kaj kunlaboremon de la tutmonda Esperanto-movado!

Amike

Neil Blonstein, Novjorko / ĉe UNO, Leo De Cooman, Belgio, D-rino Julianna (Julinjo) Farkas, Budapest, D-ro Lajos (Ludoviko)  Molnár, Budapest

No hay comentarios:

 
lernu!