lunes, 29 de marzo de 2010

[La Karavelo: 4896] PROTESTO DE UNUIGHO TOGOLANDA POR ESPERANTO

AL LA ESTRARO DE UEA



La komitato jhus informighis pri la chi-sekva letero de la sekretario de UEA al la UEA komitato


lau la peto de la prezidanto, kiu nun estas malhelpata mem interveni, mi informas, ke komitatano Gbeglo Koffi restas en Komitata Listo sole kiel observanto, sen la rajto skribi al ghi. Tio validas ekde nun ghis la fino de la nuna komitata periodo. La novelektita Komitato en Havano povos decidi pri iuj  aliaj gvidprincipoj por la " la Komitata Listo, aplikotaj post la kongreso en Havano. Tiun malagrablan kaj bedaurindan decidon motivas daure incitaj kaj ofendaj mesaghoj de komitatano Gbeglo Koffi. Ili  enhavas ade ripetatajn  demandojn, kiuj  estis jam plurfoje kaj plurloke responditaj.La decidon motivas ankau protestaj mesaghoj de aliaj komitatanoj, kiujn  sentas sin ghenitaj en sia komitatana laboro. Komitatanoj, kiuj volas bloki la mesaghojn, kiujn Gbeglo Koffi eventuale  plu sendos per aliaj kanaloj ekster tiu chi listo, povos laubezone peti  konsilojn de Roy McCoy, <<http://fr.mc290.mail.yahoo.com/mc/compose?to=roymccoy.nl@gmail.com>roymccoy.nl@gmail.com>.

Barbara Pietrzak,

ghenerala sekretario de UEA


La estraro de UEA tiel igis nur observanto, la komitatanon A de UEA por Togolando, sr-on GBEGLO Koffi.

La komitato surprizighas, ke tian gravan decidon prenis la prezidanto de UEA sen antaua sciigo al UTE. Aldone al la aktuala sinteno de UEA, menciindas la ne apero de informoj (raportoj) de UTE en la revuo ESPERANTO, la vakeco de la posteno de la chefdelegito en Togolando.

Tial :

1-      La komitato postulas de la estraro de UEA revizii sian decidon, por ke GBEGLO Koffi rehavu chiujn siajn rajtojn kiel UEA komitatano lau la statutoj de UEA.

2-      La komitato de UTE petas de la estraro de UEA, ke ghi klarigu kial ghi tiel kondutas al UTE pri la ne apero de informoj rilate al UTE en la revuo ESPERANTO, pri la vakeco de la posteno de la chefdelegito en Togolando



Respondon  UEA nepre sendu al  UTE ghis la 30-a de aprilo 2010



 Farita en Lomé, la 27-an de marto 2010

Por la komitato,



La ghenerala sekretario de UTE


  AGBOLO Apélété

No hay comentarios:

 
lernu!