miércoles, 1 de julio de 2009

[La Karavelo: 2670] Re: milionoj k miliardoj

La afero estas ech pli konfuza ol asertas Miguel Faria de Bastos.
En Britio, ghis antau ne tre long 'billion' signifis 10^12. Sed pro usona influo ghi nun estas uzata pli kaj pli en la senco de 10^9. La "Concise Oxford Dictionary" (http://www.askoxford.com/concise_oed/billion?view=uk) difinas ghin unualoke kiel 10^9 kaj nur dualoke, kun la kromindiko "malmoderna, chefe brita") kiel 10^12. Ofte, en anglalingvaj sciencaj libroj (krom en Usono, kie 'billion' chiam signifas 10^9) oni klarigas en la antauparolo kion oni komprenas per tiuj numeraloj.
Char en ordinara (t.e. eksterscienca) lingvo-uzo oni normale ne havas okazon paroli pri nombroj pli grandaj ol 10^12, sufichas (kaj solvas la problemoj sen dubasenceco) la vortoj "miliono" k "miliardo". Por kompletigi la serion, mi tre shatas la proponon de Jhoano - duliono [kaj ne duIliono], triliono, kvarliono ktp., chiu egala al la respektiva potenco de unu miliono. Sed estus dezirinde ke la esperantistaro formale akordighu pri tio, eventuale per decido de la Akademio.
Angelos TSIRIMOKOS

No hay comentarios:

 
lernu!