sábado, 4 de julio de 2009

[La Karavelo: 2705] FW: [Esperanto-en-lernejojn] La teksto de himno de Monda Festivalo de la Tero

Karaj Geamikoj!

Antaŭ nelonge finiĝis la ĉi-jara Monda Festivalo de la Tero, kies himnon (vidu sube) oni kantis en Esperanto.

Kvankam la teksto (el gramatika vidpunkto) estas kritikebla, la melodio estas bela, - kaj la penso estas nepre laŭdinda.

Bonvolu klaki al la retejoj ĉe la fino de tiu ĉi mesaĝo!

Agrablan semajnfinon deziras
Ludoviko kaj Julinjo



******************************
****************************************

Himno de Monda Festivalo de la Tero

Am', glor', pac' kaj ĝoj'
En niaj anim' kaj kor'
La birdoj de l'feliĉ'
Alportos la esper'
De mond' pli bona
Sur la Ter'

Pluvo de steloj en la ĉiel'
Eterna rigardo
La kant' de l'harmoni'
Rideto al la viv'
La man' de infan'
Pura kaj senkulpa
Verec'
Unuec'
Liberec'

Am', glor', pac' kaj ĝoj'
En niaj anim' kaj kor'
La birdoj de l'feliĉ'
Alportos la esper'
De mond' pli bona
Sur la Ter'

De la reĝlando de lum'
Rebril' de l'Univers'
La kolombo de la pac'
Ekflugos al la ĉielo
Kie am' estas leĝ'
'stas por morgaŭ
La branĉet'
D'olivuj'
Liberec'

Paradizo sur la ter'
La glor' por l'Univers'

Ammesaĝo por niaj infan'
Esperemo

********************************************************************

PS.: Ni provis kopii la tekston laŭeble korekte.

Ni sendas la retejojn, kie Vi povas trovi la melodion kaj vidi la ĉarmajn, junajn kantistojn.

Ni konsideras grandioza afero, ke la organizantoj de la Festivalo elektis Esperanton, kiel lingvon de la Himno. Tiu ĉi decido estas signo de profunde demokrata pensmaniero. Espereble de jaro al jaro pli multaj homoj konvinkiĝos pri la signifo de lingva egalrajteco...



http://www.festivaldelaterre.org/

http://www.festivaldelaterre.org/mp3ecoute/hymne.mp3

http://www.youtube.com/watch?v=RR94x-KMeuA









-
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---

No hay comentarios:

 
lernu!