sábado, 4 de julio de 2009

Maloptimisme el Pola Radio

De: esperanto esperanto @ polskieradio.pl
Sendita: vendredo, 03 de julio de 2009 16:47
Temo: Maloptimisme el Pola Radio_03.07.09

Karaj Geauxskultantoj kaj Radioamikoj,

La 29-an de junio finigxis ciklo de la retrorigardaj E-programoj de Pola
Radio, kiujn ni komencis la 10-an de februaro nunjare.

Al la redakcio revenis post la propatrinigxa forpermeso Gabi Kosiarska. Sed
la fako de Pola Radio, en kiu strukture trovigxas la E-redakcio, la tn. Nowe
Media havas novajn estrojn, antauxnelonge venintajn, kiuj novmaniere
arangxas la laboron kaj elektas prioritatojn.

Unu el la unuaj decidoj estas, ke la E-Redakcio povas elsendi nur kvin
programojn dumsemajne inter lundo kaj vendredo. Decido supriza por ni, des
pli sendube por niaj geauxskultantoj.

En tiu nova situacio ni invitas vin vendrede, la 3-an de julio por nia
>Leterkesto<, en kiu ni kun evidenta gxojo konfirmas multajn varmajn kaj
kortusxajn leterojn, kiuj venis tuj post la reveno de Gabi al la redakcio.
Ni ankaux reagas al kelkaj lastatempe venintaj priprogramaj korespondajxoj,
sed cxefe ni komunikas la nunan situacion de nia redakcio.

La nova realo postulas i.a. novmaniere rearangxi la tn. kadran programon,
pri kio ni parolos dum la lauxvicaj leterkestaj renkontigxoj. Ni atendas do
reagojn pri tio, kio el la ciklaj programeroj nepre restu en niaj varsoviaj
E-elsendoj, kion vi plej sxatis kaj opiniis aparte valora. Ekzemple laux la
peto de Ginette Martin el Francio ni dauxrigis lastjxaude la lauxtlegadon de
“La Faraono” de B. Prus. Cxu ankaux estonte?

La malnova devizo pluvalidas. Ni invitas la geauxskultantojn kunredakti
niajn E-programojn. Ni atendas viajn reagojn, sugestojn kaj proponojn. Niaj
adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aux
barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas cxiujn
interesigxantojn, dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto cxe UEA:
vars-t.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia
pagxaro: http://www.polskieradio.pl/eo/

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la pagxon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Suficxas, se per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo
kaj savos gxin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste
sengxene reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti
niajn E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al la malnovaj podkastaj elsendoj, skribu al ni. Ni
disponigos koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso por paperaj leteroj
kaj sendajxoj estas: E-redakcio de Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85,
00-977 Warszawa, Pollando.

Auxskultu nin kaj auxskultigu aliajn! Aligxu al la familio de
amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!