lunes, 22 de junio de 2009

Ĉu somera Kristnasko?

Hodiaŭ estas grava tago, estas festo de solstico, kiam longo de la
tago estas la plej longa, kaj nokto estas la plej mallonga.

La decembran solsticfeston oni/ni nomas "Julo" (la katolika eklezio eĉ
transmetis al tiu ĉi dato la naskiĝtagon de Jesuo), sed kiel nomi en
Esperanto la junian, ĵus pasintan solstic-feston?

Ĝi estas ja signifa festo en multaj kulturoj, kaj ankaŭ en Eŭropo
jaron post jaro ĝi ricevas pli kaj pli da atento. Kun miro mi legis
hodiaŭ en gazetoj pri la kunveno de 36 mil homoj en Stonehenge por la
nuna solstic-festo...

Antaŭ kelkaj jaroj (ekz. en 2000) okazis babilado en SCE pri la aparta
Esperanta nomo de la junia solsticfesto, sed mi ne trovis iun tiaman
finan rezulton.

En diversaj retaj arkivoj mi trovis la esprimon "somera solsticfesto",
sed ĝi ne taŭgas por internacia uzo, ĉar en la suda hemisfero nun ne
estas somero.

Certe la esprimo "somera krisnasko" aŭ "somera julo" ne taŭgas, sed
kiun nomon uzi, se ekzemple mi volas bondeziri okaze de la hodiaŭa
festo?

Szilvási L.

No hay comentarios:

 
lernu!