sábado, 13 de junio de 2009

Europa Balotado: E-D-E en Oceanio

Al la forumo 'Oceanio' Léna Leroy raportis el Nov-Kaledonio ...

EUROPAJ BALOTOJ en NOV-KALEDONIO (OCEANIO)

Komence de Junio 2009 okazis grava intervjuo far RFO (radio-televido
de Francio transmara) kun s-ino Aline Mori - kanditato al Europa
Parlamento en bonega 2a loko ce la parti-listo « Europe - Démocratie -
Esperanto » por reprezenti Nov-Kaledonion.

Mardon la 2an de junio 2009, la jhurnalisto Alexandre Rosada kaj
kameraisto Pierre Vachet de RFO-Nov-Kaledonio intervjuis en sia hejmo
la kanditatinon Aline Mori, kiu estas diligenta membro de nia Grupo
Esperanto Noumea. Shi unue priparolis la bonan viglecon de Esperanto
en Nov-Kaledonio kaj poste klarigis, kial estas necese interesigi pri
Esperanto ech en Oceanio kaj vochdoni por E-D-E (Europe-Démocratie-
Esperanto).

Ekzemple : sur nia insularo, la franca rolas kiel pont-lingvo inter la
28 indighenaj kanakaj lingvoj kaj la aliaj diversdevenaj (el
Polinezio, Europo, Azio .).
Same, ankau Europo kun siaj 23 lingvoj parolataj, bezonas ian
federaciigan komunik-helpilon - kiu devas esti Esperanto.

Ni, posedantoj de europa pasporto, ja rajtas jam vojaghi, studadi,
ekloghi kaj ech labori ie ajn en chiu lando de la Europa Unio - do, ni
chiuj kune klopodu por ke Esperanto estigu la shlosilo al transiro
trans la lingvajn barojn ; tri kromaj Nov-Kaledonianoj trovighas ce E-
D-Ea listo.

Partoprenis la intervjuon ankau nia grupanino s-ino Soana Duran,
kandidato en 8a loko che la sama listo de E-D-E por Wallis&Futuna
(alia franca transmara teritorio en Oceanio)

Kaj laste sed ne balaste: pli ol dudeko el la membroj kaj simpatiantoj
de la Grupo Esperanto Noumea ege helpis nian propagand-agon per
afishetoj kaj t-chemizoj esperante surpresitaj, per vasta afish-gluado
kaj chiaspeca varbado.

Nu certe, neniu el ni chi tie iluziighis je grandioza sukceso ; sed
tamen dank' al nia tute oficiala vochdon-propono, chiuj lokaj
amaskomunikiloj nepre menciis la terminon 'Esperanto' kaj tiamaniere
instigis grandpublike al multe da scivolemaj inform-demandoj. Jam
atendas nin novaj intervju-rendevuoj .

Chu la botelon oni konsideru duonplena au duonmalplena ?

Chu rezulton je -1% (0,96%) oni taksu malbona au bona ?

Mi opinias 100%e : jes bonega !!

Fakte ja temas pri la plej alta poentaro ene en la transmaraj
teritorioj francaj; kaj malgrau la balota sindetenemo je preskau 80%,
la chi-tiea listo E-D-E honore poziciighas kiel la 7a inter la 11
proponitaj listoj!
Ni prave fieru : tiu malgranda teritorio for de Europo je 20.000 km -
situanta en Pac-Oceano tiom interesighas pri nia internacia lingvo
paca - dankegon al chiuj pacaj aktivuloj !

Kontaktu nin che esperantonou...@lagoon.nc

Léna Leroy

No hay comentarios:

 
lernu!