martes, 9 de junio de 2009

[La Karavelo: 2559] blinduloj - esperanto

Karaj amikoj:

Mi havas retamikon, kiu estas portugala instruisto pri muziko, kaj kiu
estas blinda.
Li eble lernos esperanton. Iom post iom li interesiĝas pri nia afero.
En esperantio, mi nur konas du geblindulojn: unu francon kaj unu usonaninon.
Se vi konas aliajn, bonvole kontaktigu ilin kun mi,
por ke mi ne estu eble inventanta tion, kio jam ekzistas.
Mi jam malkovris kiel oni skribas en brajlo la ses supersignitajn
esperantajn literojn,
sed multajn aliajn aferojn oni devas umi por alvenigi niajn revuojn kaj
librojn al blinduloj.
Kelkajn teknikajn aferojn oni devas pritrakti, unuformigi kaj disponigi
por homoj, kiuj ne povas vidi.
Oni devus starigi simplan retejon specifan por helpi blindulojn eniri en
esperanton.
Ĉu tio jam ekzistas kaj mi ne scias?
Ĉu eble kelkaj esperantaj blinduloj plus kelkaj malblinduloj povus
ekprilabori tion?

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!