viernes, 5 de junio de 2009

[La Karavelo: 2510] RESPONDO helpu komencantojn (denove)

(Sxajnas, ke vi ne ricevis mian hierauxan respondon... Jen denove mia retletero):
Kara Gxoano!

Tre bona retejo estas
http://www.edukado.net/ kun sia tauxga pagxo por
korespondantoj
http://www.edukado.net/pagina/Koresponda+Servo/157//.
Sed kiam mi ekkorespondis esperante, mi mem uzis
www.lernu.net -on kie oni
povas eltrovi multajn geamikojn de la tuta mondo kaj korespondi laux sia
nivelo kaj lerni senpage per tre bonaj kursoj! Oni povas elekti sian lingvon
por membrigxi kaj por kompreni kiel la retejo funkcias. Tre bonan vortaron
gxi enhavas en multaj lingvoj.

Plej amikan saluton el Francio... kaj gratulon pro via tre bona laboro por
esperanto!
Mike59 (aux Michel)

PS : Jen mia retpagxaro :
http://www.ipernity.com/home/mike59?rev=31 cxe
Ipernity, alia bonega retejo kie oni povas korespondi kun multaj
esperantistoj!!! Cxe Ipernity, oni povas elekti plurajn lingvojn- inter
aliaj : esperanto!!!

No hay comentarios:

 
lernu!