jueves, 18 de junio de 2009

[La Karavelo: 2599] kiel demandi pri koloroj

Karaj amikoj:

Bv. partoprenu en ĉi tiu babilo pri koloroj.

Kiam oni deziras demandi pri la koloro de io, estas diversaj eblecoj en
esperanto.
Mi skribos kelkajn, kaj ĉiu el vi bonvole numerigos ilin laŭ via prefero.
Se iu el ili estas, laŭ vi, malbona, bv. menciu tion.
Se vi havas alian manieron demandi pri la koloro de io, bv. menciu ĝin.
Nu...

a) Kielkolora estas via aŭto?
b) Kiel kolora estas via aŭto?
c) Kiu estas la koloro de via aŭto?
ĉ) Kiun koloron havas via aŭto?
d) Kia estas la koloro de via aŭto?
e) Kian koloron havas via aŭto?
...

Amuziĝu kaj havu belkolorajn sonĝojn!

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!