sábado, 11 de abril de 2009

EDE-Germanio definitive partoprenos la Euxropajn Balotojn

EDE definitive estas inter la 32 partioj kaj politikaj asocioj, kiuj
partoprenos la Euxropajn Balotojn en Germanio.

Jen du germanlingvaj fontoj:

http://www.pr-inside.com/de/parteien-treten-in-deutschland-zur-r11761...

http://www.bundeswahlleiter.de/de/europawahlen/EU_BUND_09/presse/017_...

Kaj jen komuniko por esperantaj gazetoj:

++++++++++++++++++

Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj – definitive!

Laux decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo, la germana
sekcio de la politika movado „Euxropo – Demokratio – Esperanto“ (EDE)
rajtas partopreni en la Euxropaj Balotoj 2009 en Germanio. Tio
signifas, ke gxis la komenco de junio la germana sxtato presigos
almenaux 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj trovigxas gxia nomo.
Ankaux la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio – kun prof. d-ro
Reinhard Selten sur la unua loko – trovigxos sur cxiu vocxdonilo.

EDE starigas listojn ankaux en cxiuj regionoj de Francio, tiel ke
entute cx. 108 milionoj da euxropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44
milionoj en Francio) havos la eblecon subteni la disvastigon de
Esperanto per sia vocxo. Dum en Germanio cxiu vocxdonanto auxtomate
trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan
vocxdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj
krome oni ofertos la eblecon elsxuti ilin el interreto.

En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la
balotojn – pli ol iam ajn antauxe. Jam nun jxurnalistoj publikigis la
opinion, ke tiu cxi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti
ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaux EDE esperas, ke gxia
baza ideo, plibonigi la komprenigxon pere de Esperanto kaj tiamaniere
akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur euxropa nivelo,
ekhavos novajn impulsojn.

Pro al la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn
filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe
informi ekzemple pere de afisxoj, faldfolioj, informstandoj kaj
gazetaraj komunikoj. Ecx se (pro la neceso superi la 5 %-an sojlon en
Germanio kaj Francio) la akiro de segxo en la parlamento ne sxajnas
esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de
Esperanto, tiel ke certe ankaux la gxenerala Esperanto-movado profitos
de la balotoj.

Laux realisma takso, EDE povos atingi en Germanio kaj Francio sume cx.
100.000 vocxojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon
ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Euxropo. La
euxropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenos la
Esperanto-movadon pli serioze.

Ulrich Matthias (vicprezidanto de EDE-Germanio)

No hay comentarios:

 
lernu!