domingo, 5 de abril de 2009

POLA RADIO ESPERANTO - 50a DATREVENO

Mesaĝo de Pola Radio:

Karaj Radioamikoj,

Hodiaŭ estas la 4-a de aprilo, aparta dato en la historio de la
Esperantlingva Radiofonio. Antaŭ 50 jaroj la Pola Radio lanĉis la
ĉiutagajn programojn en la Internacia Lingvo. Neniu povis antaŭvidi la
daŭron de tiu aventuro kun la parola kaj parolata lingvo, kiu
konfirmis la vivantecon de la Internacia Lingvo, Esperanto. La 50-jara
ekzisto de niaj E-elsendoj konsistigas samtempe ne forigeblan
konsisteron en la historio de la Pola Radio, ne forigeblan elementon
en la historio de la E-komunumo mem. Per kora memoro ni ĉirkaŭprenas
ĉiujn iamajn laborantojn, kunlaborantojn kaj aŭskultantojn. Niaj
omaĝaj pensoj direktiĝas al ĉiuj forpasintaj laborantoj, kunlaborantoj
kaj geaŭskultantoj, kiuj decidis pri la nuna formo kaj enhavo de la
varsoviaj E-elsendoj.

En nia tiuokaza, sabata E-elsendo – la 4-an de aprilo - ni citas
sole du gratulmesaĝojn: tiun de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta
kaj de eksa redaktorino de la E-elsendoj, Milada Szwedo. En la
kunteksto de la jubileo mesaĝas geredaktoroj Gabi Kosiarska, Maciej
Jaskot kaj Andrzej Pettyn. La tuton gvidas red. Barbara Pietrzak, la
plej longdaŭra kontinue laboranta redakciano.

La jubilean etoson havas ankaŭ nia dimanĉa rendevuo kun la
geaŭskultantoj la 5-an de aprilo, en kiu i.a. el nia arkivo voĉe
kontribuas Osmo Buller la nuna Ĝenerala Direktoro de la CO de UEA,
kiu sian vivaventuron kun Esperanto komencis per la E-elsendoj de Pola
Radio. Ni citas ankaŭ porokazajn mesaĝojn kaj gratulojn venintajn al
nia redakcio.

Sed krome, ĉerpante el nia arkivo vendrede, la 3-an de aprilo ni
prezentis ampleksan sonraporton pri la sesio de la Interlingvistikaj
Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano el la 2003-a jaro.
Antaŭ unu semajno vendrede retrorigarde al la sondokumentujo ni
interparolis kun Renato Coresetti pri E-familioj. Lastsabate ni
revizitis interesan lokon Łagów en la okcidenta Pollando.
Retrorigardante al nia arkivo ni
proponis renkontiĝon kun tre interesa junulo, renkontita en la franca
Plouzek en la 2003-a jaro, Sebastian Erhard.

Jen la ligoadresoj:

27.03.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009032702391528.mp3

28.03.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009032807263428.mp3

29.03.2009:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009032909231049.mp3

Kvankam tio ŝajnas evidenta ankaŭ hodiaŭ ni deziras memorigi, ke nia
laboro estus vana, se ni ne povus kalkuli je rimarkoj kaj opinioj de
niaj geaŭskultantoj. Koran dankon pro ĉiuj, kiuj venis, venas,
anticipan dankon pro la sendotaj. Niaj adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia
paĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni
disponigos koncernajn ligoadresojn.

Unuavice aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan
dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!