domingo, 26 de abril de 2009

Necesas instruado de Esperanto en mezlernejoj

En ĉi tiu forumo oni ja multe diskutas pri lingvaj aferoj, sed apenaŭ pri la
kvanta evoluo de Esperanto. Tiu demando tamen ne estas flanka afero, ĉar
Esperanto havas tro malmulte da parolantoj por esti konsiderata kiel vivanta
lingvo.

Mi diras "parolantoj" kaj do mi celas homojn kiuj parole uzas la lingvon
(kontraste al skriba uzo). Tiu nombro estas tro malgranda. La parola kvalito
de plej multaj esperanto-parolantoj havas plej ofte karakteron vere
helplingvan. Sed Esperanto ja havas grandan konkuranton por internacia
lingvo: Se la E-parolantoj preskaŭ same malbone parolas Esperanton kiel la
anglan, tiam forvaporiĝas la avantaĝo de Esperanto kompare kun la angla.

La kaŭzo por tiu situacio estas la proleta pensmaniero kiu regas en
Esperantujo. Oni volis alparoli ĉiujn sociajn tavolojn pri Esperanto, do
precipe ankaŭ tiujn kiuj havas nur malaltan klerecan nivelon.
Ekz. en Aŭstrio oni instruis Esperanton en la t.n. "ĉeflernejoj" (aĝo 10 ĝis
14) kaj ne en la supraj klasoj de gimnazioj. Do la instruado en la
ĉeflernejoj kondukis al nenio, restis sen rezulto. Estus multe pli avantaĝe
instrui Esperanton al homoj kun pli altaj kapabloj en aĝo kiam ili jam estas
sufiĉe maturaj por kompreni kion ili lernas kaj kial, kaj do ke estas ŝanco
ke el inter tiuj homoj elkreskas estontaj instruantoj de Esperanto.

Mi mem antaŭ 40 jaroj petegis la tiaman prezidanton de AEF subteni mian
tiurilatan proponon, sed li eĉ ne bonvolis ignori ĝin. Sed mi estas certa ke
instruado de Esperanto en supraj klasoj de mezlernejoj (aĝo 14 ĝis 19) estas
absolute necesa por krei pli bonan homan bazon por Esperanto.

Tio ne necesigas ĝeneralan enkondukon de Esperanto (pri kiu revas la
finvenkistoj) en la lernejojn, sed jam estus grandega prgreso se en kelkaj
zorge elektitaj lernejoj okazus instruado de Esperanto. Bone taŭgus por tio
limregionoj interne de EU, ĉar tie la interŝanĝo de gelernantoj kaj
geinstruistoj estus facile realigebla (ekz. Vieno kaj Bratislavo estas en
distanco de nur 60 km).

Sed la Esperanto-asocioj estas surdaj en ambaŭ oreloj. Ili preferas
ĝeneralajn sloganojn kaj tiel kaŝas sian kvalitan nekapablon kaj
neaktivadon.

Estas hontinde kiel oni dum jardekoj tiel surtretas la ideon de internacia
lingvo, tenante ĝin daŭre je mizera nivelo.

Ĉu mi tamen esperu?

Anton Oberndorfer

No hay comentarios:

 
lernu!