sábado, 4 de abril de 2009

[esperanto-en-andaluzio:211] Re: Teksto de mia prelego en Alcalá 2005

Karaj: Dankon al ĉiuj, kiuj elŝutis mian prelegeton en Alcalá de
Henares 2005.

Mia kara amiko Pedro Sanz atente legis mian tekston kaj signalis al mi
eraron. En la prelego, paĝo 9, mi rakontas kiel la gefiloj de Zamehof
estis masakritaj far la nazioj dum la okupado de Pollando, kaj mi
skribis ke la nepo de Zamenhof (filo de Adam) estis adoptita fare de
katolika familio Zaleski, kaj tiel saviĝis.

Nu, mi ne memoras el kiu fonto mi prenis tiun aserton. Efektive la
nepo de Zamenhof eskapis el la masakro, kaj kun sia patrino
Wanda sukcesis kaŝiĝi ĝis la fino de la milito, adoptante
imagitan familian nomon Zaleski. La nepo de Zamenhof, elstara
inĝeniero, ankoraŭ vivas kaj havas la nomon Louis Christophe
Zaleski-Zamenhof. Li aktivas en la E-movado.

Do, mi petas ne uzi mian fuŝan version pri la nepo de Zamenhof. Mi
korektis iomete la tekston kaj vi povas, se vi deziras, ĝin elŝuti,
jam korektita, el:
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/prelego.pdf


E-Vikipedio pri Louis Christophe Zaleski-Zamenhof:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louis-Christophe_Zaleski-Zamenhof

E-Vikipedio pri Wanda (edzino de Adam Zamenhof):
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wanda_Zamenhof

Darío

No hay comentarios:

 
lernu!