domingo, 19 de abril de 2009

Pola Radio: mesagho 18 Aprilo

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 17-an de aprilo 2009 ni prezentas la plurvoĉan arkivan
interparolon pri la ekumena kantolibro „Adoru”, aperinta en la 2001-a jaro
kun la ne plu vivanta pastoro Adolf Burchardt kaj pastroj Bernhard Eichkorn,
Alfred Kronenberger kaj Jozef Zielonka.

2) Sabate la 18-an en la movada segmento de la programo ni referencas al la
surbendigoj el la Berlina UK en la 1999 prezentante la surbendigitan tiam
interparolon kun Claude Piron. Temas pri la 1-a parto de la surbendigo.
Komence de la programo ni proponas reviziti la faman konatan polan lokon
Kazimierz Dolny.

3) Dimanĉe ni daŭrigas la kontakton kun niaj geaŭskultantoj. Nia leterkesta
rendevuo novformula portempe daŭre plenas je salutoj, mesaĝoj kaj pripensoj
ligitaj kun la 50-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio, kiu pasis la 4-an
de aprilo nunjare. Pasintdimanĉe ni gastigis nian koleginon Milada Szwedo,
hodiaŭ ni proponas renkontiĝon kun Anna Henn-Limont.

Ŝajnas superflue memorigi, ke nia laboro estus vana, se ni ne povus
kalkuli je rimarkoj kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj. Tio tamen senĉese
estas tre grava afero. Koran dankon pro ĉiuj, kiuj venis, venas, anticipan
dankon pro la sendotaj. Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas la interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Pro ĉiuj
donacoj ni anticipe dankas.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti
ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn.

Unuavice aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!
Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!