domingo, 12 de abril de 2009

[La Karavelo: 2284] Kunlaboru: Esperanto sur ĵurnalismfakultata revuo!

Karaj gesamideanoj,


Suelen Warmling, studentino de la fakultato de Ĵurnalismo – Socia Komunikado de FAG (Fondumo Assis Gurgacz - http://www.fag.edu.br/ , en la urbo Kaskavelo, subŝtato Paranao, Brazilo), verkas raporton pri Esperanto por la fako de la 3-a studjaro “Ĵurnalisma praktikado - 5”, publikigota sur revuo, kies 3.000 ekzempleroj estos distribuata en Kaskavelo kaj en aliaj fakultatoj ĵurnalismaj de la sudo de Brazilo.


Kadre de tio, ŝi formulis demandaron, por ke Esperantistoj de plej diversaj mondopartoj respondu.

Ŝi ŝatus, ke almenaŭ unu Esperantisto de ĉiu kontinento kunlaboru.


La respondojn (kaj eventuale apog- aŭ gratul-mesaĝojn ) en la portugala lingvo oni povas sendi rekte al ŝi: suellen4640@hotmail.com . Se vi ne scipovas la portugalan, bv. sendi la Esperantlingvajn respondojn al roger.gotardi@gmail.com, kaj mi mem zorgos traduki kaj plusendi ilin al la ŝi (ĉar ŝi ne estas esperantisto).


Bv. mencii viajn nomojn kaj loĝlokon (urbon kaj landon). Krome, se vi okupas postenon en iu Esperanto-organizo, bv. ĝin indiki.


Jen oportuno senpage diskonigi Esperanton!


Mi fime kalkulas je via bonkora kunlaboro! La nepoj vin benos!


Koran, koran dankon!


Roger de Castro Gotardi

la unu sola E-isto de Saltodolontro-PR / Brazilo

__________________________________________________


DEMANDARO

  1. Kio instigis vin eklerni Esperanton?
  2. Por denaskaj parolantoj de via nacia lingvo, kiom da tempo necesas por lerni Esperanton? Kiom da tempo vi longedaŭris? Ĉu eblas iĝi flua Esperanto-parolanto sen helpo de instruisto?
  3. Ĉu vi jam partoprenis en Universala Kongreso de Esperanto aŭ en iu alia internacia Esperanto-aranĝo? Kia(j) ĝi/ili estis?
  4. Kiel funkcias la internaciaj gastig-retoj? Ĉu vi jam gastigis iun? Ĉu vi jam gastis ĉe iu?
  5. Kion Esperanto reprezentas por vi?
  1. Ĉu la Esperanto-parolantoj estas interligitaj per iuspeca ideologio aŭ havas iun komunan personeco-trajton?
  1. Ĉu vi ofte legas aŭ parolas la internacian lingvon? Ĉu vi havas multe da libroj aŭ aliaj materialoj en Esperanto?
  2. Ĉu vi bv. povas citi kelkajn vortojn en Esperanto, kiuj sufiĉe similas al samsignifaj vortoj de via nacia lingvo?
  3. Ĉu oni povas diri, ke en Brazilo Esperanto estas sufiĉe disvastigita? Kaj en via lando?

No hay comentarios:

 
lernu!