martes, 5 de mayo de 2009

FESTO, aŭgusta renkontiĝo

Saluton!

FESTO[*]! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun
muziko! Aliĝu nun!

Karaj, ni volas vidi vin ĉi-somere en Zwingenberg por festumadi kun vi.
Ni jam prizorgis la muzikan programon kaj ĝi mojozas.
Aŭskultu (nu, legu): Supernova, Kapriol, La Pafklik, Stefo kaj Sulajka,
Tone, Gijom, Scorbüt, ...

Ni eĉ provas plifaciligi vian venon ĝis la festivalejo per specialaj
esperantaj mojosaj karavanoj! (la detaloj baldaŭ disponeblos rete)

Kaj se vi rapide aliĝas, ĝi kostas (preskaŭ) nenion!
Limdato por la nuna aliĝperiodo estas la 30a de aprilo 2009.

Ĉiuj informoj kaj aliĝilo disponeblas ĉe
http://esperanto-jeunes.org/-Festo-2009,88?lang=eo

Se vi havas demandojn, mi provos respondi.

Olivier, por JEFO

[*] Organizata de JEFO kun la helpo de GEJ kaj EUROKKA.

No hay comentarios:

 
lernu!