jueves, 7 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2408] Diskuto pri la afishoj de Leo De Cooman

Same, kiel en Hungario! (Vidu la mesaghon de Manuel J. Pinguinha!)

Che ni 70-80 procentoj de la shtate rekonitaj lingvoekzamonoj jam okazas pri
la angla lingvo. La instruado de chiuj aliaj lingvoj malkreskas. La
instruado de la rusa lingvo antau 20 jaroj estis deviga. Nun jam praktike
chesis la instruado de tiu lingvo...

Kiu posedas la lingvon, tiu posedas la potencon.
Tiel farighas - kvazau ne-rimarkite - la angla lingvo unu el la plej
potencaj iloj de la imperiismo de la anglo-saksaj landoj.

Kaj - shajne - chiuj aliaj landoj memvole koloniighas...

Unue la "malgrandaj" lingvoj perdas sian signifon.
Poste ankau la grandaj "mondlingvoj" farighos duarangaj, duaklasaj.
Kaj fine chesos chiu shanco de la lingva egalrajteco.

Nur la ghenerala, internacia uzado de la latina lingvo au Esperanto povus
certigi lingvan egalrajtecon.

Multsalute
Ludoviko kaj Julinjo


-----Original Message-----
From: lakaravelo@googlegroups.com [mailto:lakaravelo@googlegroups.com] On
Behalf Of esperantoguteto@gmail.com
Sent: Thursday, May 07, 2009 12:38 AM
To: lakaravelo@googlegroups.com
Subject: [La Karavelo: 2392] Re: FW: Shanghita afisho


Karaj

En kolonio ne okazas nur okupiteco de teritorio, sed ankau trudo de la
lingvo de la koloniintoj.
Kiam en portugalio oni lernas la anglan, tio ne estas koloniado, tio estas
koloniigxado. Por multaj estas snobado kiu al nenio servas.
Krom tio, en portugalio, nuntempe, oni ne parolas la simplan portugalan, oni
jam parolas anglo-portugalan jxargonon.

Amike salutas vin
Manuel J. Pinguinha

No hay comentarios:

 
lernu!