lunes, 4 de mayo de 2009

Susan Boyle, Paul Potts, antaujughoj kaj homaranismo

Karaj amikoj:

Susan Boyle, per sia voĉo, kaj tiu ĵurio, per sia stulta
antaŭjuĝpensmaniero,
instruas ĉiujn, ke oni ne antaŭjuĝu homon, sen analizi lian realan konduton,
kaj tio estas valida en ĉiuj kampoj.

http://www.youtube.com/watch?v=9lp0IWv8QZY

Ja esperanto ne estas nur lingvo. En la 19-a de majo mi prelegos,
invitita de la estremoza nukleo de Amnestio Internacia,
Kie mi klarigos, ke la celo de esperanto estas la solvo de la tutmonda
lingva problemo, sed.... cele al la paco, favore al la homaj rajtoj,
kaj nepre ĉiu el ni devas elimini siajn antaŭjuĝojn.

Kio estas plej stranga en tiu angla ĵurio estas ke ili ne havas kapablon
lerni.
Antaŭ unu jaro, ili havis similan sperton kun alia talentulo, Paul Potts:

http://www.youtube.com/watch?v=1k08yxu57NA&NR=1

Sed ve! ili ĉiam antaŭjuĝas la kantiston laŭ la ekstera aspekto!

Bedaŭrinde mi ne trovis ĉi tiujn videojn subtekstitajn en esperanto,
sed mi esperas, ke iu spertulo pri filmsubtekstoj povu fari tion.

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!