martes, 12 de mayo de 2009

Hispana E-Kongreso en Malaga

La 68a Hispana Kongreso de Esperanto, kune kun la 14a Andaluzia E-Kongreso
okazos en Málaga / Malago, Andaluzio, Hispanio, de la 2a ĝis la 5a Julio
2009.

Malago estas la ĉefurbo de mondfama hispana marbordo konata kiel "Costa del
Sol" (Suna Marbordo) ĉe la Mediteranea Maro, kun superba klimato. Apud
Malago troviĝas konataj turismaj lokoj kiaj Torremolinos kaj Marbella. Do,
la ĉeesto al la du kongresoj povas esti preteksto por viziti tiujn famajn
somerajn restadejojn.

Jen ligiloj:

Pri la Kongreso:
http://www.esperanto.es/hef/index.php?option=com_content&view=article...

Aliĝilo laŭ HTML: http://www.telefonica.net/web2/dariorls/malaga.html

Suna Marbordo en esperanta vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Costa_del_Sol

Malago en esperanta vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Malago

Dario

No hay comentarios:

 
lernu!