sábado, 9 de mayo de 2009

Simpla o

On 7 Mai, 11:55, Sergio ...@gmail.com> wrote:
> Estkiel la plej abstraktan "umo"n oni povus uzi la simplan o:

> "Oni devus fortigi _on_ SCE kiel vere internacian esperantan forumon"
> "Mi vizitis tri _ojn_ UK" (kp "Mi vidis tri fratojn NN")

> La evidentaj avantaĝoj estas, ke tio ne rompas la lingvostrukturon,
> kaj ebligas esprimi ne nur la kazon, sed ankaŭ la nombron.

Dek unu lingvoelementoj (a, as, e, i, is, o, os, j, n, u, us) estas
nomitaj "finajhoj" en la de la Akademio publikigita "Baza Radikaro
Oficiala". Ankau lau la anglalingvaj difinoj en la Universala Vortaro
ili (escepte de j) estas "ending" (= "finajho") au "termination" (=
"finajho").

El tio chi kaj la ghisnuna (ekster-teori-diskuta) praktika lingvo-uzo
mi konkludas, ke ili antau si bezonas almenau unu "ne-finajhon", kun
kiu ili konsistigas vorton ordinare signifhavan (t. e. ordinare ne nur
funkcihavan). (Chi-rilate kiel "ne-finajhon" mi ne rigardas la
"nulvorteron", do ion analogan al la matematika "malplena aro".)

Tial estas por mi neniel sendube, ke la de vi proponita libervorta uzo
de o (on, ojn) ne rompas la lingvostrukturon. Mi uzus ion tian nur
post Akademia toler-deklaro au aprobo, kaj mi almenau ghis tiam okaze
de oportuno au bezono uzos ekzemple "je": "Hans vidis je Jens. Jens ne
rimarkis je Hans".

--
Andreas Kueck

No hay comentarios:

 
lernu!