miércoles, 1 de abril de 2009

E-eventoj en Barcelono

INTERESEGAJ ESPERANTAJ EVENTOJ EN BARCELONO
Kunmemoro de la 100a datreveno de la UK en ĉi urbo, jaro 1909

23an de aprilo 2009
TAGO DE SANKTA GEORGO (DIADA DE SANT JORDI)
Festo de la rozo kaj la libro. Grandega etoso tra la urbo. Kataluna
Esperanto-Junularo kaj Kataluna Esperanto-Asocio starigos budojn en la
Rambla, la ĉefa centra strato de Barcelono. Venu ĝui la magian kaj
festan etoson ĉie tra la urbo.

24an kaj 25an de aprilo 2009
FESTIVALO DE ESPERANTO-MUZIKO EN Centre Artesà Tradicionàrius,
strato Travessia de Sant Antoni, n-ro 6, enirejo laŭ placo Anna Frank,
* 24an de aprilo, koncerto de JOMO KAJ LIBERECANOJ kaj balo de KAJ
TIEL PLU
* 25an de aprilo , koncerto de DUOBLE UNU kaj balo de KAPRIOL'
(muzikistoj de KAJTO)

de la 26a ĝis la 29a de aprilo 2009
KEJ diskut-rondoj kaj kaf-kunvenoj pri lingvaj rajtoj, diverseco kaj
paco, en la trinkejo de CCCB (Centre de Cultura Contemporania)
strato Montalegre, 5, proksime al Placo Universitato. Oni kunkafumos
kun fakuloj pri diversaj temoj rilataj al lingva
ekologio, diverseco kaj paco en distraj diskutrondoj.

30an de aprilo 2009
SOLENAĴO EN MEZEPOKA NOBLA SALONO DE LA BARCELONA URBODOMO
kunmemore de la 100a datreveno de la UK 1909 en tiu urbo.
Parolos la prezidantoj de Kataluna Esperanto-Asocio, Hispana
Esperanto-Federacio kaj reprezentanto de la barcelona magistrato.
Koruso Santa Eulàlia kantos la popolkanton "La najtingalo" kaj manĝeto
estos proponata.

1a, 2a kaj/aŭ 3a de majo 2009
Historiaj vizitoj al Barcelono
Ekskursoj tra la urbo Barcelono laŭ ĝia historio, precipe laŭ la
okazintaĵoj de 1909. Ĉefe laŭ la Tragika Semajno kaj la 5a Universala
Kongreso.

Malmultekostaj gastejoj:
http://www.hostelsclub.com/city-ca-324-Barcelona.html?aff_ID=230&gcli...

Laŭ informo de Ferriol Macip

Pliaj informoj: Kataluna Esperanto-Asocio: kea (ĉe) esperanto.cat
´
Informis Dario

No hay comentarios:

 
lernu!