viernes, 21 de agosto de 2009

Brazilo Subtenas Esperanton por Internacia Komunikado

blua...@gmail.com_ (mailto:blua...@gmail.com) writes:

BRAZILO SUBTENAS ESPERANTON POR INTERNACIA KOMUNIKADO
(http://esperanto.org.br/p/index.php?view=article&catid=15:el-esperant...
-esperanton-por-internacia-komunikado&format=pdf&option=com_content&Itemid=
8
7)
(http://esperanto.org.br/p/index.php?view=article&catid=15:el-esperant...
t&print=1&layout=default&page=&option=com_content&Itemid=87)
(http://esperanto.org.br/p/index.php?option=com_mailto&tmpl=component&...
VyYW50by5vcmcuYnIvcC9pbmRleC5waHA/b3B0aW9uPWNvbV9jb250ZW50JnZpZXc9YXJ0aWNsZS
ZpZD0zNTA6YnJhemlsby1zdWJ0ZW5hcy1lc3BlcmFudG9uLXBvci1pbnRlcm5hY2lhLWtvbXVuaW
thZG8mY2F0aWQ9MTU6ZWwtZXNwZXJhbnRpbyZJdGVtaWQ9ODc=) Centra Oficejo de
BEL Sáb, 15 de Agosto de 2009
En la 16-a de junio la gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio
kunvenighis en Jekaterinburgo- Rusio por diskuti pri la monda ekonomia krizo kaj
interalie pri kreo de nova valuta sistemo.
Tiam ili ricevis leteron de D-ro Probal Dasgupta, prezidanto de Universala
Esperanto-Asocio, kiu pèroponis, ke la kvar "promesaj landoj por la
estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn.
La internacia uzo de la angla laŭ Probal Dasgupta fortigas la poziciojn de
kelkaj privilegiitaj landoj.
La brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva respondis al tiu letero:
"... Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj
de la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de
Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la
interkompreno kaj komprenemo inter la homoj.
Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis
kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca
kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti
akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la
komunikadon sen lingvaj privilegioj.
Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unui
ĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel
internacia lingvo. . . . ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de
via asocio."
La subteno de Brazilo certe estos tradukata al praktikaj agoj en UN kaj en
Unesko en la venontaj monatoj. La Monda Asocio de Esperanto-parolantoj,
strebas por ke la favoraj rezolucioj jam alprenitaj de la Ĝenerala Konferenco
de Unesko iĝu tre pli konkretaj kaj, ke instruado de Esperanto estu parto
de la sindevigoj de la membro-ŝtatoj okaze de la nun lanĉata Jardeko de
Lingvoj. La parolantoj de Esperanto vidas en ĝi esencan ilon por certigi
justecon en la kampo de internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj,
_www.linguisti-rights.org_ (http://www.linguisti-rights.org/) .
Por via informo, jen la kompleta teksto de la letero:
Al Probal Dasgupta,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de
la 20-a de junio 2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la
egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la lingvaj aspektoj.

Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de
la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de
Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la
interkompreno kaj komprenemo inter la homoj.

Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis
kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca
kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti
akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la
komunikadon sen lingvaj privilegioj.

Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unui
ĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel
internacia lingvo. Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon, ĉar ni konsentas
pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio.

Sincere,
Cláudio Soares Rocha
Direktoro pri Historia Dokumentado

No hay comentarios:

 
lernu!