sábado, 1 de agosto de 2009

La situacio en Irano

Mi atente sekvas la politikan evoluon en Irano. Bedaŭrinde la reĝimo elpelis
eksterlandajn ĵurnalistojn kaj tial raportoj el la lando venas ĉefe pere de
la interreto. Krom la retejo de la malvenkinta prezidenta kandidato Musaŭi
oni povas ĉerpi multajn informojn el retleteroj kaj retmesaĝoj de la servo
"Twitter", sed tiuj mesaĝoj kaj komunikoj estas kompreneble en la lingvo de
la lando kaj eksterlandaj gazetaraj servoj nur pene povas eltiri la
informojn el tiu grandega svarmo de mesaĝoj. Estas krome malfacile eltrovi
ĉu mesaĝo estas vera aŭ ĉu ĝi estas lanĉita por manipuli la medion.

En tiu situacio eble iranaj esperantistoj povus helpi por informi nin pri
diversaj aspektoj de la socia, ekonomia kaj politika situacio en Irano.
Hodiaŭ mi ekzemple legis intervjuon kun 19-jara studento de informadiko en
Irano ke la plej granda problemo estas la ekonomia situacio kaj ke la
prezidento Aĥmadineĝad estas tute maltaŭga por plibonigi la ekonomian
sitaucion, dum Musaŭi kiel ĉefministro dum la iran-iraka milito pruvis ke li
estas kapabla.

Irano estas gravega lando rilate al la evoluo de la islamaj socioj. Eble tie
ekregos post realigo de reformoj vera demokratio kaj liberaliĝos la socia
klimato.

Anton Oberndorfer

No hay comentarios:

 
lernu!