viernes, 21 de agosto de 2009

[La Karavelo: 3256] PMEG, PAG, PIV, PG, pug

Imre Szabo ha scritto:
> Karaj,
>
> hu, ni estas ĉe la plej tikla punkto: kaǔzativo kaj faktitivo en
> Esperanto!
> W. Auld skribas en La infana raso la formulon "li vaste viris". (Kion
> tio signifas, tio estas tute unusenca, se temas pri tiuj kelkmil polaj
> kuzoj, kiujn li postlasis...)
Tre sagha estas la tuta eseeto de Imre (chu iam ni renkontighis fizike?)
Koncerne PMEG cititan de Eduardo, chiu havas siajn bibliojn.
Post tiom da tempo, eble estas amuze rememora la jena anekdoto (nuntempe
edukmetodoj estas aliaj).
Kiam mi estis infano, miaj gepatroj malebligis al mi ludi per dangheraj
ludiloj, do ili tuj forportis el miaj manoj kaj la PAG, kaj la Parnasan
Gvidlibron kun absoluta malpermeso ilin rigardi. Jam la Plena Vortaro de
1930 aspektis al ili tro audaca, ili helpis al si per la Kabe-vortaro de
1910 kaj per la vortaro esp-itala de Meazzini de 1922 (kiu tamen havis
plurajn idismojn, kontrau kiuj ili avetis min). Kiam mi sukcesis trovi
la Parnasan Gvidlibron en la kashejo, kie mia patro estis ghin metinta,
mi avide lernis el ghi; kiam mia karmemora Panjo malkovris mian
malobeemon kaj enketis min pri kio estas pugo (vorto trovebla tiam nur
en la Parnasa Gvidlibro), mi bonintence montris la mian al shi por
(sherce) evidentigi ke mi bone lernis la signifon de la vorto; nu, shi
trenis min al sofo, sternis min vizagho-sube sur siajn genuojn, nudigis
la koncerna parton kaj tre energie manfrapis ghin ghis plej intensa
plenrugho kaj bruliga doloro, mi ne scias chu pro mia malrespekta ago au
char mi estis leginta la kashitan fian verkon. Post tiu sperto, mi
kuraghis rilati nur al Chefech-shlosilo...
Cetere mi vere estis konvikita ke "kushas ie sub tegmento netushebla
Fundamento" kaj mi iris serchi iun bazan shtonon sub la tegmento por
ghin tushi, kvankam mia patrino admonis, ke se oni tushas la fundamenton
falas chio (la domo?). Sed mi estis tre malobeema kaj serchis, sed... ne
trovis.
Mia karmemora Panjo forpasis antau ol aperis PIV 1987, feliche shi ne
devis elteni tiun insulton al sia simpla, sed plene suficha lingvo...

Mi ghojas pri la REFoj, je miaj tempoj ech ne estis la infanaj
kongresetoj, mi konis neniun E-parolantan infanon krom mia frato; plej
frue mi trovis geknabojn Anjer kiam mi estis jam 12-jara en la kongreso
en Oslo.
Kiam mi parolas pri lingva sento, kara Eduardo kaj karaj chiuj, mi
intencas ghuste mian personan lingvan senton: parolante la lingvon ekde
mia parolkapablo (nun mi aghas 69), leginte amason da verkoj, vizitinte
dudekon da UKoj kaj dekon da IJKoj, plus alian centon da renkontighoj
chiaspecaj, auskultinte chiuoratorajn paroladojn de Privat ghis
Dasgupta, pasante tra Lapenna, Rotkvic, Waringhien kaj Tonkin,
konsultinte kelkdekojn da vortaroj verkante la mian, tradukinte dekon da
libroj kaj centojn da malpli gravaj tekstoj, mi, pardonu la
malmodestecon, ne opinias ke PMEG (kiun mi posedas kaj sporade
konsultas) nepre bazighas sur pli da citajhoj ol mi mem legis au
auskultis...
Kun koraj salutoj kaj bondeziroj al la karavelanoj, aparte al la operacioto
Carlo Minnaja

No hay comentarios:

 
lernu!