Estimataj:
Mi hezitis antaŭ ol skribi kaj sendi miajn komentojn pri tiu ĉi temo. Ordinare
ĝi tute ne apartenus al priesperantaj diskutlistoj, sed ĉar miakomprene "La
Karavelo" estas libertema, tial mi fine decidis interveni por klopodi haltigi
la disvastigadon de misinformoj per unu plia listo. Se miaj komentoj iel
vundos la sentemon de kelkaj, mi anticipe pardonpetas, sed, se uzi ŝablonon,
scienca devo pli laŭte parolas.
Jam de pluraj jaroj mi apartenas al neformala grupo, kiu sin okupas per
klarigado kaj disvastigado de scienca skeptikismo. Interalie, ni pritraktas
la t.n. ŝajnsciencojn aŭ kvazaŭsciencojn, kiel, ekzemple, homeopation,
irisesploron, astrologion k.s. Ili estas nomataj kvazaŭsciencoj ĉar ofte uzas
sciencecan lingvaĵon, tamen ne apogas sin sur firme establitaj, sciencaj
provmetodoj.
Dum pli ol ok jaroj da esplorado, ni neniam trovis firman sciencan bazon por
homeopatio. La asertoj de Hahnemann, ĝia fondinto, kontraŭas bazajn
principojn de moderna ĥemio kaj fiziologio. La homeopatiaj medikamentoj,
kaŭze de sia fortega diluiteco, tre ofte ne posedas eĉ unu molekulon de la
origina substanco! Tiun ĉi nerefuteblan fakton homepatiistoj kritikas,
dirante, ke la solvaĵo "memoras" la aktivecon de la origina substanco; sed
tiun ĉi aserton ili neniam sukcesis pruvi.
Kompreneble, se homeopatio ja resanigus malsanulojn, oni devus rekoncepti
ĥemion kaj fiziologion, ĉar kiam faktoj kontraŭas teorion, oni devas forĵeti
la teorion aŭ rekonstrui ĝin. Sed la faktoj estas aliaj: reviziante la
eksperimentojn, kiuj sekvis rigoran, duoble blindan procedon, oni konstatas,
ke homeopatio ne pli efikas ol placebo.
Sed multaj homoj ĵuras, ke homeopatio ilin resanigis; ĉu ili mensogas? Tie ĉi
indas pritrakti koncize, kial kvazaŭa kuracmetodo, kiel homeopatio,
ofte "ŝajnas" efiki. Ekzistas kvar fundamentaj kialoj, kiuj povas agi izole
aŭ grupe:
1. La malsano estas memlimiga kaj ordinare la paciento resaniĝas senkurace.
Tipa kazo estas malvarmumo, pri kiu eĉ ekzistas ŝerco konata de ĉiu kuracisto:
malvarmumo ne kuracata daŭras sep tagojn, sed kuracate ĝi daŭras unu semajnon.
Alia tipa kazo estas dengo, kiu ordinare daŭras 7-10 tagojn, kaj kontraŭ kiu
ne ekzistas ĝis nun vere efika, specifa medikamento; bonŝance proksimume 9 el
10 pacientoj resaniĝas spontane, unu el dek bezonas enhospitaligon.
Homeopatio efikas kontraŭ dengo samkiel efikas akvo, preĝo k.s. Unu el la
listanoj, brazilano kiel mi, mencias supozatan ŝirman efikon kontraŭ dengo de
homeopatia medikamento, kiu estis disdonata en certa urbo de la ŝtato
Sanpaŭlo antaŭ kelkaj jaroj. Tiun efikon oni neniam pruvis per zorge
kontrolata eksperimento kaj mi bone memoras, ke kelkaj el ni skeptikuloj eĉ
sendis leterojn al ĵurnaloj kaj aŭtoritatuloj, protestante kontraŭ tia
sencela malŝparo de publika mono.
2. La malsano estas cikla, alivorte, ĝi malaperas aŭ plimildiĝas periode kaj
reatakas ankaŭ periode. Tipa kazo estas sinusinflamo, kiu ĉe multaj pacientoj
(inkluzive de mi) kutimas pligraviĝi dum malvarma vetero. Antaŭ kelkaj jaroj
mi orientis magistran studentinon, kiun multe suferigis sinusinflamo. Kiam
ŝiaj sinusoj ekdoloris, ŝi komencis engluti homeopatiajn pilolojn; post iom
da tempo, la inflamo laŭŝajne malaperis. Interese, samtempe ankaŭ mia
sinusdoloro foriris, tute senkurace, verŝajne ĉar la vetero varmiĝis, aŭ ĉar
certaj alergikaŭzaj faktoroj malaperis.
3. Pro la malsano, oni ŝanĝas sian vivostilon. Krom homeopatia kuracado, oni
komencas gimnastiki, dormi pli regule, manĝi pli da fruktoj kaj vegetaĵoj,
malpli da saturita graso, ktp ktp., laŭ la konsiloj (plejparte pravaj) de
homeopatiisto. Oni nun fartas pli bone... sed ĉu kaŭze de homeopatio?
4. Placebefiko: jam dum la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, la fama rusa
sciencisto Pavlov elmontris, kiel atingi kondiĉitan reflekson. Ekzemple, li
sukcesis altigi aŭ malaltigi sangopremon en hundoj per injekto de sala
solvaĵo. Plie, li sukcesis altigi sangopremon per injekto de substanco, kiu
ordinare malaltigus la premon! Nu, placebefiko estas speco de kondiĉita
reflekso. Modernaj esploroj pri placeboj konvinke pruvas, ke placebefiko
estas reala fenomeno. Jen kial la provo de /iu ajn/ kuracmetodo devas
inkluzivi komparon kun placebo.
La plej ĝisdata revizio pri homeopatio estis publikigita la 27-an de Aŭgusto
de 2005 en la prestiĝa medicinrevuo "The Lancet". Aliaj antaŭaj
reviziartikoloj aperis, kaj la ĝenerala konkludo, kiun oni povas tiri, estas,
ke ne ekzistas firma, science akceptebla pruvo pri la efiko de homeopatio. Ju
pli la eksperimenta procedo konformas al sciencaj normoj, des malpli verŝajne
estas, ke ĝi montros realan efikon de homeopatio, krom la placeba.
Pri tiuj ĉi kaj aliaj ŝajnciencaj aferoj temis prelego, kiun mi prezentis
antaŭ kelkaj jaroj ĉe Brazila Esperanto Kongreso. Kompreneble, la faktoj tiam
prezentataj ne al ĉiuj plaĉis...
Mi ne tedos la legantojn per pliaj detaloj. Ekzistas multe da fidinda
materialo ĉe la Interreto, kaj aparte notindas la TTT-ejo www.quackwatch.org.
Bedaŭrinde ĝiaj artikoloj estas origine verkitaj en la angla, ne en
esperanto; ekzistas TTT-ejoj kun tradukoj, almenaŭ partaj, al la franca,
germana kaj portugala. (Mi kontribuis al ĉi-lasta per kelkaj tradukoj kaj nun
serioze konsideras esperantigi almenaŭ la ĉefajn artikolojn.)
Unu lastan pledon mi faros: sendonte mesaĝon al diskutlisto, bonvolu fortranĉi
de ĝi la restaĵojn de antaŭaj mesaĝoj kaj restigi nur la materialon esencan
por via respondo. Mi ne ricevas la mesaĝojn individue, sed en la t.n. ĉiutaga
resumo, kiu fakte resumas nenion, sed kunigas ĉion. Vadi tra amaso da rubaĵo
por trovi, kiu nun diras kion, estas ja peniga tasko, kredu min. Ne malofte
mi rezignas kaj forviŝas la tuton.
Plenamike,
Francisco S. Wechsler
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)
No hay comentarios:
Publicar un comentario