martes, 11 de agosto de 2009

[La Karavelo: 3064] akchento

"Akĉento" estas parolmaniero kiu distas el la normo.

Pli ol 700 jaroj antaŭ la ekzisto de Brazilo kiel lando,
jam ekzistis portugala lingvo. Kaj mi informas vin,
ke ankaŭ en Portugalio ekzistas normo de la portugala.

Do, tio, kion vi nomas akĉento, fakte estas la portugalia varieco
de la portugala lingvo. Certe multaj brazilanoj povas lerni el ĝi.

Cetere multaj kaj kompetentaj brazilanoj parolas la portugalan
laŭ maniero ne tre dista de la portugalia: ekzemple la ĵurnalistoj,
kiujn mi kelkfoje aŭskultas.
Kelkaj el la plej bonaj brazilaj verkistoj verkas en portugala lingvo
pli proksima al tiu parolata en Portugalio ol en Brazilo.
Ne ĉiam la plejmulto pravas. Tiu estas la problemo de la demokratio.

Por ni portugaloj, la brazilportugala ne estas amuza.
Ĝi estas varieco de la portugala, kiun ni aŭskultas ĉiutage
en la televido kaj surstrate. Ni tre bone komprenas ĝin,
kaj multaj el ni eĉ speciale ŝatas ĝin. Mi, tre sincere,
preferas la portugalian normon de la portugala.
Sed mi estas lisbonano, ido de lisbonanoj kaj instruisto
pri la portugala, i.a.; do ne miras, ke mi preferu mian variecon de la
portugala.

Mi komprenas, ke la plejparto de la brazilanoj apenaŭ
parolis kun iu portugalo, kaj do ili amuziĝas kiam vidas la diferencojn.
Nuntempe, danke al interreto, neniu , kun retaliro, povas plendi pri manko
de rimedoj por aŭskulti kiel parolas la aliaj popoloj.
Tamen, kelkaj tiel multe centrigas sian mondon en si mem,
ke la izolo ne rompiĝas eĉ kun interneto.

Ĝoano




Fernando Maia Jr wrote:
> Karaj,
>
> du pozitivaj (portugallingvaj) artikoloj pri E-o en portugala gazeto:
>
> // http://dn.sapo.pt/inicio/globo/interior.aspx?content_id=1329836
>
> // http://dn.sapo.pt/inicio/globo/interior.aspx?content_id=1329809
>
> Refojan gratulon al la kampanjo Ch. la UK, kiu certe kontribuis por la
> aperigo de pluraj artikoloj tra la gazetaro.
>
> PS: al la brazilanoj, musklaku la apudan komercanoncon por ghui la
> portugalan akchenton - amuze!
>
> Amike,
>
> Fernando
>
> >
>
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!