domingo, 2 de agosto de 2009

UK 2009

Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2009

La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn

La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn

de Redakcio — 2009-08-01 17:15

La Centra Oficejo de UEA strebu kolekti la retpoŝtajn adresojn de ĉiuj esperantistoj en la mondo por poste uzi tiujn en sia informado. La branĉoj "filmo" kaj "kanto" de la Belartaj Konkursoj provizore estu nuligitaj. Decidojn kun tia enhavo aprobis la Komitato de UEA en sia kunsido vendrede matene en Bjalistoko. Estis akceptita unu nova landa asocio kaj unu nova kunlaboranta faka asocio de UEA.

Legu pli...

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

de Redakcio — 2009-08-01 17:40

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2011 okazos en la ĉefurbo de Danio, Kopenhago. Tiun decidon de la estraro de UEA anoncis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak sabate matene en la solena fermo de la Universala Kongreso en Bjalistoko. En la solena fermo estis ankaŭ legita la oficiala respondo de la Brazila registaro al la letero de prezidanto Probal Dasgupta, sendita al mondaj gvidantoj.

Legu pli...

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko

de Redakcio — 2009-08-01 09:42

En sia ferma parolado, fine de la Bjalistoka Universala Kongreso, Probal Dasgupta parolis pri "la enuantoj" kaj "la superdemokratoj", kiuj tuj post la kongresa fervoro komencas kritike recenzi la ĵusan aranĝon kaj ĉiujn kongresojn, deklarante sin enuantaj aŭ pridubante la elekton de kongreslandoj. "Sendepende de la pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda debato, mi volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo parte respegulas nian embarasiĝon pri nia dumkongresa emociemo", li diris. Sian propran paroladon li finis emocie, per la vortoj de Grabowski: "Agordu la brustojn, ho nia fratar’, por nova, pli vigla jam kanto!" Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la ferma parolado.

Legu pli...

Urbestra akcepto en impona kadro

Urbestra akcepto en impona kadro

de Redakcio — 2009-08-01 09:28

Ĵaŭde vespere granda grupo de kongresanoj estis invitita al oficiala akcepto en la impona palaco Branicki, lastatempe bele renovigita kun subteno de Eŭropa Unio. En la palaco dum la kongreso estas montrata vasta ekzpozizio pri la rilato de la familio Zamenhof al medicino.

Legu pli...

Vandaloj atakis kongresajn busojn

Vandaloj atakis kongresajn busojn

de Redakcio — 2009-08-01 09:02

Pneŭmatikoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, parkumitaj proksime al la kongresejo en Bjalistiko, estis detruitaj de vandaloj. La vandalaĵo estis malkovrita de la polico, kiu post du pli fruaj vandalaĵoj de tempo al tempo patrolas ĉirkaŭ la kongresejo.

Legu pli...

Centra Oficejo honorita per himno el poŝo

Centra Oficejo honorita per himno el poŝo

de Redakcio — 2009-08-01 10:57

La tradicia kongresa programero "Centra Oficejo respondas" ĉi-foje komenciĝis nekutime solene, per kelkaj taktoj de la Himno de Esperanto. Nur per kelkaj taktoj, ĉar la ĝenerala direktoro de UEA rapide rimarkis, ke la himno sonas en lia poŝo. "Pardonu, iu telefonas al mi. Alian fojon..." diris Osmo Buller, kaj malŝaltis sian poŝtelefonon. La resto de la programero laŭtradicie konsistis el plendoj kaj plendetoj, ofte sen ajna rilato al la laboro de la Centra Oficejo, sed ankaŭ el nekutime multaj laŭdoj al la oficistoj. Montriĝis aldone, ke Osmo Buller ne nur havas la himnon en sia poŝtelefono, sed krome savis ĝin de malapero el la kongresa libro.

Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009

de Redakcio — 2009-07-31 17:28

Nicola Ruggiero gajnis la unuan premion en la kategorio "poezio" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Lena Karpunina ricevis unuan premion por sia eseo kun la titolo "Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn". En la kategorio "prozo" unua premio ne estis aljuĝita, kvankam la kategorion partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj. La rezultoj estis anoncitaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Legu pli...

TEĴA rezolucias por libera gazetaro

TEĴA rezolucias por libera gazetaro

de Redakcio — 2009-07-31 17:29

La plej debatiga temo de la ĵurnalista kunsido dum la Bjalistoka universala kongreso estis rezolucio pri nova litova leĝo, kiu povas severe limigi la liberecon de la amaskomunikiloj. Post ŝtorma kaj iom kaosa diskuto, la ĉeestantoj post voĉdono donis sian principan aprobon al la rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä. Unuanime oni aprobis proponon, ke la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la gvidantaro de pola radio kaj esprimu sian zorgon pro la ĵusa malpliigo de la esperantlingvaj elsendoj.

Legu pli...

Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj

Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj

de Redakcio — 2009-07-30 14:14

Merkredo kiel kutime estis ekskursa tago dum la Universala Kongreso de Esperanto. La kongresanoj kiuj ne partoprenis iun el la ses tuttagaj ekskursoj en la regiono Podlaĥio povis turismumi en la naskiĝurbo de Esperanto. Multaj elektis viziti la ĵus malfermitan Zamenhof-centron, kie esperantlingvaj ekskursoj okazis ĉiuhore ekde la mateno ĝis la 17-a horo. Tie estas montrataj ankaŭ esperantlingvaj puntaĵoj. En apuda krespejo oni proponas al la kongresanoj esperantlingvan menuon.

Legu pli...

Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko

Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko

de Redakcio — 2009-07-29 16:43

La Universalaj Kongresoj de Esperanto ofte altiras la atenton de la amaskomunikiloj en la urboj, ĉi foje en Bialistoko, en kiuj ili okazas. La loka gazetaro, radio kaj televido raportas pri la UK ĝenerale, kaj tiuj raportoj ofte vekas iom da intereso en la loka loĝantaro. Espereble tiu informado havas pozitivan efikon, sed eble ne tiel pozitivan kiel la Esperantistoj esperas. Certe, pli da homoj en la kongres-urbo konas la lingvon Esperanton pli bone post la unu-semajna kongreso ol antaŭ ĝi, sed ĉu tiu publiko faros pozitivan paŝon, ekzemple, kaj eklernos Esperanton? Tion ni esperas, sed en la lastaj jardekoj ne abundas kongres-urboj kie oni povas klare diri, ke la Kongreso de Esperanto entuziasmigis la lokan loĝantaron kaj rezultigis multe da post-kongresaj, esperantaj kursoj.

Legu pli...

Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto

de Redakcio — 2009-07-28 19:04

Multaj kongresanoj en mardo entuziasmis pri la publika koncerto okazinta lunde vespere en la ĉefa plaĉo de Bjalistoko. Sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko speciale komponita de la bjalistokano Max Fedorov. Poste la finalo de la 9-a simfonio de Betoveno estis kantita en Esperanto, unuafoje en la monda historio.

Legu pli...

Probal Dasgupta volas mezuri sian subtenon

Probal Dasgupta volas mezuri sian subtenon

de Redakcio — 2009-07-29 17:58

La prezidanto de UEA kandidatos en la venontjara elekto de komitatanoj B, kiujn elektas la individuaj membroj de la asocio. Se li sukcesos ricevi la subtenon de la membroj, li rekandidatos por la posteno de prezidanto por dua mandatperiodo. Tion li anoncis en Bjalistoko, responde al demando pri tio, kiel la membroj de UEA povas influi la elekton de la prezidanto.

Legu pli...

La prezidanto de UEA perdiĝis en Bjalistoko

de Redakcio — 2009-07-29 16:30

Kiam la prezidanto de UEA alvenis al Bjalistoko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, la loĝiga servo ne povis trovi lian nomon en sia komputilo. Probal Dasgupta poste vane vagis en la urbo por trovi sian hotelĉambron.

Legu pli...

Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko

de Redakcio — 2009-07-22 09:22

La 21-an de julio en 2009, urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, troviĝantan ĉe la strato Warszawska, n-ro 19 en Bjalistoko.

Legu pli...

Dankenoj en Bjalistokaj busoj

Dankenoj en Bjalistokaj busoj

de Redakcio — 2009-07-22 09:26

Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP, kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.

Legu pli...

La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron

de Redakcio — 2009-07-22 09:25

La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.

Legu pli...

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

de Redakcio — 2009-07-22 09:23

En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.

Legu pli...

UK 2009 okazos en Bjalistoko

UK 2009 okazos en Bjalistoko

de Redakcio — 2009-07-22 09:23

La jubilea Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2009 okzos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Tio iĝis konata en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. En Jokohamo ĉeestas la urbestro de Bjalistoko, kiu eĉ partoprenis la urbestran akcepton kune kun la kongresanoj.

Legu pli...

No hay comentarios:

 
lernu!